The Bible

 

Jeremia 43

Study

   

1 Kiam Jeremia finis antaux la tuta popolo la raportadon pri cxiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri cxiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,

2 tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;

3 sed nur Baruhx, filo de Nerija, instigas vin kontraux ni, por transdoni nin en la manojn de la HXaldeoj, por ke ili mortigu nin aux translogxigu nin en Babelon.

4 Tiamaniere Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la vocxon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.

5 Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda:

6 la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija.

7 Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la vocxon de la Eternulo, kaj venis gxis Tahxpanhxes.

8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Tahxpanhxes, dirante:

9 Prenu en vian manon grandajn sxtonojn, kaj antaux la okuloj de la Judaj viroj kasxu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu trovigxas cxe la enirejo de la domo de Faraono en Tahxpanhxes;

10 kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, regxon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de cxi tiuj sxtonoj, kiujn Mi kasxis, kaj li starigos sur ili sian tendon.

11 Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan:kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.

12 Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj gxi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li cxirkauxkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel pasxtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.

13 Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.

   

The Bible

 

Hosea 2

Study

   

1 Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.

2 Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

3 por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

4 Ankaux sxiajn infanojn Mi ne kompatus, cxar ili estas infanoj de malcxasto;

5 cxar ilia patrino malcxastis, ilia naskintino malhonoris sin; cxar sxi diris:Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanajxojn kaj miajn linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.

6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

7 SXi postkuros siajn amistojn, sed sxi ne kuratingos ilin; sxi sercxos ilin, sed ne trovos; kaj sxi diros:Mi iros returne al mia unua edzo, cxar pli bone estis al mi tiam, ol nun.

8 Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al sxi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe da argxento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.

9 Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanajxon kaj Mian linajxon, per kiu sxi kovris sian nudecon.

10 Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

11 Mi cxesigos cxian sxian gajecon, sxiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj cxiujn sxiajn solenajn kunvenojn.

12 Mi dezertigos sxiajn vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn, pri kiuj sxi diras:Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin mangxos.

13 Mi punos sxin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min sxi forgesis, diras la Eternulo.

14 Tial jen Mi allogos sxin, kondukos sxin en dezerton, kaj parolos al sxi agrablajn vortojn;

15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

16 En tiu tempo, diras la Eternulo, sxi nomos Min:Mia edzo; sxi ne plu nomos Min:Mia mastro.

17 Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laux ilia nomo.

18 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la cxielo, kaj kun la rampajxoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdangxere.

19 Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.

20 Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;

22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj favoros Jizreelon.

23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.