The Bible

 

Jeremia 42

Study

   

1 Kaj aliris cxiuj militestroj, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Jezanja, filo de Hosxaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj,

2 kaj diris al la profeto Jeremia:Ni humile petegas vin, pregxu por Ni al la Eternulo, via Dio, por cxi tiu tuta restajxo; cxar el multaj Ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.

3 Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.

4 Kaj la profeto Jeremia diris al ili:Mi auxdis; jen mi pregxos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj cxion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kasxos antaux vi.

5 Kaj ili diris al Jeremia:La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al cxio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;

6 cxu estos bone, cxu estos malbone, ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

7 Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;

8 kaj li vokis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj gxis la grandaj,

9 kaj diris al ili:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaux Li:

10 Se vi restos en cxi tiu lando, Mi vin arangxos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; cxar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.

11 Ne timu la regxon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.

12 Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin logxigu sur via tero.

13 Sed se vi diros:Ni ne volas logxi en cxi tiu lando, kaj vi ne obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio,

14 dirante:Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne auxdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:

15 tiam auxskultu la vorton de la Eternulo, ho restajxo de Jehuda:tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Se vi turnos vian vizagxon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie eklogxi:

16 tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.

17 Tiamaniere cxiuj homoj, kiuj turnis sian vizagxon, por iri en Egiptujon, por tie eklogxi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsavigxos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.

18 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Kiel elversxigxis Mia kolero kaj indigno sur la logxantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elversxigxos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi farigxos objekto de jxuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos cxi tiun lokon.

19 Pri vi, ho restajxo de Jehuda, la Eternulo parolis:Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaux.

20 Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

21 Kaj mi sciigis al vi hodiaux, sed vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, nek cxion, kun kio Li sendis min al vi;

22 sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie eklogxi.

   

The Bible

 

Hosea 2

Study

   

1 Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.

2 Havu jugxon kontraux via patrino, havu jugxon, cxar sxi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas sxia edzo; sxi forigu la malcxastecon de sia vizagxo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

3 por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

4 Ankaux sxiajn infanojn Mi ne kompatus, cxar ili estas infanoj de malcxasto;

5 cxar ilia patrino malcxastis, ilia naskintino malhonoris sin; cxar sxi diris:Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanajxojn kaj miajn linajxojn, mian oleon kaj miajn drinkajxojn.

6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi cxirkauxbaros sxin, ke sxi ne trovos siajn vojojn.

7 SXi postkuros siajn amistojn, sed sxi ne kuratingos ilin; sxi sercxos ilin, sed ne trovos; kaj sxi diros:Mi iros returne al mia unua edzo, cxar pli bone estis al mi tiam, ol nun.

8 Kaj sxi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al sxi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al sxi multe da argxento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.

9 Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanajxon kaj Mian linajxon, per kiu sxi kovris sian nudecon.

10 Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

11 Mi cxesigos cxian sxian gajecon, sxiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj cxiujn sxiajn solenajn kunvenojn.

12 Mi dezertigos sxiajn vinbertrunkojn kaj sxiajn figarbojn, pri kiuj sxi diras:Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin mangxos.

13 Mi punos sxin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj sxi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj cxirkauxkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min sxi forgesis, diras la Eternulo.

14 Tial jen Mi allogos sxin, kondukos sxin en dezerton, kaj parolos al sxi agrablajn vortojn;

15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

16 En tiu tempo, diras la Eternulo, sxi nomos Min:Mia edzo; sxi ne plu nomos Min:Mia mastro.

17 Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laux ilia nomo.

18 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la cxielo, kaj kun la rampajxoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdangxere.

19 Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.

20 Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron;

22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj favoros Jizreelon.

23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.