Bibla

 

Nombroj 5

Studimi

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro cxiujn leprulojn, kaj cxiujn, kiuj havas elfluon, kaj cxiujn, kiuj malpurigxis de mortinto.

3 Kiel virojn, tiel ankaux virinojn elsendu, ekster la tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn, inter kiuj Mi logxas.

4 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6 Diru al la Izraelidoj:Se viro aux virino faros ian pekon kontraux homo, farante per tio krimon kontraux la Eternulo, kaj tiu animo kulpigxos,

7 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu gxian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraux kiu ili kulpigxis.

8 Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virsxafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.

9 Kaj cxiu oferdono el cxiuj sanktajxoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas al la pastro, apartenas al li.

10 Kaj cxies sanktigitajxo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, gxi apartenu al li.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

12 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se ies edzino forflankigxos kaj pekos kontraux li,

13 kaj iu viro kusxos kun sxi sekskunigxe, kaj tio estos kasxita antaux sxia edzo, cxar sxi malpurigxis kasxe, kaj ne estos atestanto pri sxi kaj sxi ne estos kaptita;

14 sed atakos lin spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon, kiam sxi estos malpurigxinta, aux atakos lin spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon, kiam sxi ne estos malpurigxinta:

15 tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro sxi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar tio estas farunofero de jxaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri malbonago.

16 Kaj la pastro alproksimigos sxin kaj starigos sxin antaux la Eternulo;

17 kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj jxetos en la akvon.

18 Kaj la pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga.

19 Kaj la pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu maldolcxa malbeniga akvo;

20 sed se vi forflankigxis kun alia viro anstataux via edzo kaj se vi malpurigxis kaj iu viro kusxis kun vi krom via edzo-

21 la pastro jxurligos la virinon per jxuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al jxuro inter via popolo, farante vian femuron maldikigxinta kaj vian ventron sxvelinta;

22 kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

23 Kaj la pastro enskribos tiun jxurligon en libro kaj lavos gxin per la maldolcxa akvo.

24 Kaj li trinkigos al la virino la maldolcxan malbenigan akvon, kaj eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo.

25 Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de jxaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaux la Eternulo kaj portos gxin al la altaro.

26 Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, gxian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon.

27 Kaj kiam li estos trinkiginta al sxi la akvon, tiam, se sxi malpurigxis kaj pekis kontraux sia edzo, eniros en sxin la malbeniga akvo por maldolcxo, kaj sxvelos sxia ventro kaj maldikigxos sxia femuro; kaj la virino farigxos malbeno inter sia popolo.

28 Sed se la virino ne malpurigxis kaj sxi estas pura, tiam sxi restos sendifekta kaj povos naski infanojn.

29 Tio estas la legxo pri la jxaluzo, kiam virino forflankigxos kun alia viro anstataux sia edzo kaj malpurigxos,

30 aux kiam viron atakos spirito de jxaluzo kaj li jxaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaux la Eternulo, kaj la pastro agu kun sxi laux la tuta tiu legxo.

31 Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.

   

Bibla

 

Nombroj 18

Studimi

   

1 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado.

2 Ankaux viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aligxu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos cxe la tabernaklo de atesto.

3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimigxu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaux vi.

4 Ili aligxu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne cxiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimigxu al vi.

5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraux la Izraelidoj.

6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.

7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en cxio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaux la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimigxos, estu mortigita.

8 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj:cxion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenajxon per legxo eterna.

9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktajxoj, el la bruligatajxo:cxiu ilia ofero, kiel cxiu ilia farunofero, tiel ankaux cxiu ilia pekofero kaj cxiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktajxo por vi kaj por viaj filoj.

10 Sur la plej sankta loko mangxu tion; cxiu virseksulo povas tion mangxi. sankta gxi estu por vi.

11 Kaj jen kio apartenas al vi:iliaj donacataj oferdonoj el cxiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

12 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.

13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

14 CXio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.

15 CXiu utermalferminto el cxiuj vivaj estajxoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaux el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elacxeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaux pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elacxeton.

16 Ilia elacxeto estas:post la agxo de unu monato prenu elacxeton laux via takso, kvin siklojn da argxento laux la sankta siklo, kiu konsistas el dudek geroj.

17 Nur pro unuenaskito el bovoj aux pro unuenaskito el sxafoj aux pro unuenaskito el kaproj ne prenu elacxeton:ili estas sanktajxo; per ilia sango aspergu la altaron, kaj ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

18 Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustajxo de skuofero kaj la dekstra femuro, gxi apartenas al vi.

19 CXiujn sanktajn oferdonojn, kiujn alportas la Izraelidoj al la Eternulo, Mi donis al vi kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per legxo eterna. Tio estas interligo de salo por eterne antaux la Eternulo por vi kaj por via idaro kune kun vi.

20 Kaj la Eternulo diris al Aaron:En ilia tero vi ne havos heredajxon, kaj parton vi ne havos inter ili; Mi estas via parto kaj via heredajxo meze de la Izraelidoj.

21 Kaj al la filoj de Levi Mi donis kiel heredajxon dekonajxon de cxio en Izrael, rekompence pro ilia servado, kiun ili faras, la servado en la tabernaklo de kunveno.

22 Kaj la Izraelidoj ne alproksimigxu plu al la tabernaklo de kunveno, por ke ili ne portu pekon kaj ne mortu.

23 Nur la Levidoj mem plenumu la servadon en la tabernaklo de kunveno kaj portu sur si ilian pekon; legxo eterna tio estu en viaj generacioj; kaj inter la Izraelidoj ili ne havos posedajxon.

24 CXar la dekonajxon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedajxon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedajxon.

25 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

26 Al la Levidoj parolu, kaj diru al ili:Kiam vi prenos de la Izraelidoj la dekonajxon, kiun Mi donas al vi de ili kiel posedajxon, tiam levu el gxi oferdonon por la Eternulo, dekonajxon el la dekonajxo.

27 Kaj estos kalkulata al vi via oferdono, kiel greno el la garbejo kaj kiel abundajxo el la vinpremejo.

28 Tiamaniere vi ankaux alportos oferdonon al la Eternulo el cxiuj viaj dekonajxoj, kiujn vi prenos de la Izraelidoj; kaj vi donos el ili la oferdonon, destinitan por la Eternulo, al la pastro Aaron.

29 El cxiuj ricevataj donacoj alportu oferdonon al la Eternulo, el cxio plej bona en gxi gxian parton konsekritan.

30 Kaj diru al ili:Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam gxi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.

31 Kaj vi povas tion mangxi sur cxiu loko, vi kaj via domo; cxar tio estas pago al vi pro via servado en la tabernaklo de kunveno.

32 Kaj vi ne portos pri tio pekon, kiam vi alportos la plej bonan parton el tio; kaj vi ne malsanktigos la konsekritajxon de la Izraelidoj, kaj vi ne mortos.