Bibla

 

Josuo 8

Studimi

   

1 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuragxa; prenu kun vi cxiujn militistojn, kaj levigxu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la regxon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.

2 Kaj agu kun Aj kaj kun gxia regxo, kiel vi agis kun Jerihxo kaj kun gxia regxo; nur ilian militakirajxon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaux la urbo.

3 Kaj levigxis Josuo kaj cxiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,

4 kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon cxe la urbo, malantaux la urbo; ne tro malproksimigxu de la urbo, kaj estu cxiuj pretaj.

5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimigxos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraux nin, kiel antauxe, ni forkuros de ili.

6 Kaj ili eliros post ni, gxis ni ellogos ilin el la urbo; cxar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antauxe. Kaj ni kuros de ili.

7 Tiam vi levigxu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian manon.

8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laux la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.

9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.

10 Kaj Josuo levigxis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejagxuloj de Izrael antaux la popolo al Aj.

11 Kaj cxiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimigxis, kaj venis antaux la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.

12 Kaj li prenis cxirkaux kvin mil homojn, kaj arangxis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.

13 Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke gxia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo.

14 Kiam la regxo de Aj tion ekvidis, tiam la logxantoj de la urbo rapide levigxis kaj eliris kontraux Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaux la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraux li insido malantaux la urbo.

15 Kaj Josuo kaj la tuta Izrael sxajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.

16 Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimigxis de la urbo.

17 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.

18 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraux Ajon; cxar en vian manon Mi gxin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraux la urbon.

19 Kaj la insidanoj rapide levigxis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis gxin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.

20 Kaj la logxantoj de Aj ekrigardis malantauxen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la cxielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek cxi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turnigxis kontraux la persekutantojn.

21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke levigxas fumo de la urbo, ili turnigxis kaj ekbatis la logxantojn de Aj.

22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili trovigxis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.

23 Kaj la regxon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.

24 Kaj kiam Izrael mortigis cxiujn logxantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj cxiuj falis de glavo gxis plena ekstermigxo, tiam cxiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie cxiujn per glavo.

25 Kaj la nombro de cxiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, cxiuj logxantoj de Aj.

26 Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, gxis estis ekstermitaj cxiuj logxantoj de Aj.

27 Nur la brutojn kaj la militakirajxon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laux la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.

28 Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris gxin eterna ruino, dezertajxo gxis hodiaux.

29 Kaj la regxon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis gxis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj jxetis gxin antaux la pordegon de la urbo, kaj amasigis super gxi grandan amason da sxtonoj, kiu restis gxis hodiaux.

30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael,

31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el sxtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur gxi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni bucxis pacoferojn.

32 Kaj li skribis tie sur la sxtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaux la Izraelidoj.

33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejagxuloj kaj oficistoj kaj liaj jugxistoj staris cxe ambaux flankoj de la kesto, kontraux la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaux la indigxenoj; duono staris kontraux la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraux la monto Ebal, kiel ordonis antauxe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

34 Kaj poste li lauxte legis cxiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al cxio, kio estas skribita en la libro de la instruo.

35 El cxio, kion ordonis Moseo, ne estis ecx unu vorto, kiun ne antauxlegis Josuo antaux la tuta komunumo de Izrael, kaj antaux la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

   

Bibla

 

Deuteronomio 7

Studimi

   

1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras, por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn popolojn, la HXetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn ol vi;

2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili interligon kaj ne indulgu ilin.

3 Kaj ne boparencigxu kun ili:vian filinon ne donu al ilia filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;

4 cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ekstermos vin rapide.

5 Sed tiele agu kun ili:iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj iliajn idolojn forbruligu per fajro.

6 CXar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.

7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;

8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,

10 kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas.

11 Observu do la ordonojn kaj la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, por plenumi ilin.

12 Kaj pro tio, ke vi auxskultos tiujn regulojn kaj observos ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li jxuris al viaj patroj;

13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj sxafinoj, sur la tero, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.

14 Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.

15 Kaj la Eternulo forturnos de vi cxian malsanon, kaj cxiun malbonan epidemiajxon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur cxiujn viajn malamantojn.

16 Kaj vi konsumos cxiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu al iliaj dioj, cxar tio estus falilo por vi.

17 Eble vi diros en via koro:Tiuj popoloj estas pli grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?

18 Ne timu ilin:memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo,

19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel la Eternulo, via Dio, faros al cxiuj popoloj, kiujn vi timas.

20 Kaj ankaux krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin, gxis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kasxigxis antaux vi.

21 Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.

22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu kontraux vi la sovagxaj bestoj.

23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos ekstermitaj.

24 Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.

25 La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la Eternulo, via Dio.

26 Kaj ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne anatemigxu kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi estas anatemajxo.