The Bible

 

Luko 2

Study

   

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita.

2 CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.

3 Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo.

4 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David,

5 por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda.

6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo.

7 Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.

8 Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon.

9 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo.

10 Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo;

11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

12 Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo.

13 Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:

14 Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15 Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia:Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al Ni.

16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kusxantan en la staltrogo.

17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri cxi tiu infano.

18 Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la pasxtistoj.

19 Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.

20 Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

22 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,

23 kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo:CXiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo;

24 kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.

25 Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li.

26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.

27 Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,

28 tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

29 Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco,

30 CXar miaj okuloj vidis Vian savon,

31 Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj,

32 Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33 Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li;

34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata;

35 kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu.

36 Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco,

37 kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage.

38 Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.

39 Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret.

40 Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

41 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo.

42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo;

43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;

44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj parencoj kaj konatoj;

45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, sercxante lin.

46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, auxskultante ilin kaj metante al ili demandojn;

47 kaj cxiuj, kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.

48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo.

49 Kaj li diris al ili:Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?

50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili.

51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

52 Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.

   

The Bible

 

Jesaja 40

Study

   

1 Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.

2 Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.

3 Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.

4 CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo.

5 Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj cxiu karno kune vidos, ke la busxo de la Eternulo parolis.

6 Vocxo diras:Proklamu! sed li diras:Kion mi Proklamu? CXiu karno estas herbo, kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto.

7 Sekigxas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur gxin; vere, la popolo estas herbo.

8 Sekigxas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.

9 Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; lauxtigu potence vian vocxon, ho predikantino de Jerusalem, lauxtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio!

10 Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

11 Kiel pasxtisto Li pasxtos Sian sxafaron, per Sia brako Li kolektos la sxafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la sucxigantinojn Li kondukos.

12 Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la cxielon per la manlargxo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?

13 Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?

14 De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de sagxeco?

15 Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li dissxutas la insulojn, kiel polveretojn.

16 Lebanon ne suficxus por fajro, kaj gxia bestaro ne suficxus por bruloferoj.

17 CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.

18 Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?

19 CXu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun orajxisto kovras per oro kaj ornamas per argxentaj cxenoj?

20 Kiu estas tro malricxa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, sercxas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.

21 CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?

22 Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;

23 Li faras la princojn neniajxo, la jugxistojn de la tero Li faras neekzistajxo,

24 kvazaux ili ne estus plantitaj, kvazaux ili ne estus semitaj, kvazaux ilia trunko ne havus radikon en la tero:apenaux Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.

25 Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.

26 Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.

27 Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?

28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.

29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.

30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas;

31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.