The Bible

 

Lamentadoj 4

Study

   

1 Kiele senbriligxis la oro, sxangxigxis la bonega metalo! La sxtonoj de la sanktejo kusxas disjxetitaj en la komenco de cxiuj stratoj!

2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similigxis al argilaj potoj, faritajxo de potisto!

3 Ecx sxakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo farigxis kruela, kiel strutoj en la dezerto.

4 La lango de sucxinfano algluigxis al gxia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.

5 Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko.

6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj gxin ne turmentis.

7 SXiaj princoj estis pli puraj ol negxo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizagxo estis pli rugxa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;

8 Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.

9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo.

10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj cxi tiuj farigxis ilia mangxajxo en la mizerego de la filino de mia popolo.

11 La Eternulo plene elcxerpis Sian koleron, Li elversxis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis gxiajn fundamentojn.

12 Ne kredis la regxoj de la tero, nek cxiuj logxantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontrauxulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.

13 Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj.

14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tusxi iliajn vestojn.

15 Oni kriis al ili:For, malpuruloj! for, for, ne altusxigxu! Kiam ili forigxadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:Ili ne plu logxos tie.

16 La vizagxo de la Eternulo ilin disjxetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejagxulojn ili ne kompatis.

17 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

18 Ili glitigis niajn pasxojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimigxis nia fino; plenigxis nia tempo, cxar venis nia fino.

19 Pli rapidaj ol agloj de la cxielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraux ni.

20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptigxis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.

21 GXoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu logxas en la lando Uc; Ankaux al vi venos la kaliko, vi ebriigxos kaj nudigxos.

22 Finigxis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.

   

The Bible

 

Jeremia 50

Study

   

1 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la HXaldeoj:

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj.

3 CXar eliris kontraux gxin popolo el la nordo, kiu faros gxian landon dezerto, kaj ne plu estos logxanto en gxi:de homo gxis bruto cxio forigxos kaj foriros.

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion.

5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.

6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj sxafoj:ili pasxtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian sxafejon.

7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo.

8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la HXaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaux la sxafoj.

9 CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili arangxos sin kontraux gxi, kaj gxi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.

10 Kaj HXaldeujo farigxos militakiro; cxiuj gxiaj prirabantoj satigxos, diras la Eternulo.

11 CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,

12 tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto, nelogxata tero, kaj stepo.

13 De la kolero de la Eternulo gxi farigxos nelogxata, kaj gxi tuta farigxos dezerta; cxiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri cxiuj gxiaj vundoj.

14 Pretigu vin kontraux Babel cxirkauxe, cxiuj strecxantoj de pafarkoj, pafu sur gxin, ne domagxu sagojn; cxar gxi pekis antaux la Eternulo.

15 Triumfe kriu kontraux gxi cxirkauxe; mallevigxis gxia mano, falis gxia fundamento, detruigxis gxiaj muregoj; cxar tio estas vengxo de la Eternulo; vengxu al gxi; kiel gxi agis, tiel agu kontraux gxi.

16 Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano cxiu sin turnu al sia popolo, kaj cxiu forkuru en sian landon.

17 Izrael estas kiel disjxetita sxafaro; leonoj lin dispelis:la unua mangxis lin la regxo de Asirio, kaj cxi tiu lasta, Nebukadnecar, regxo de Babel, rompis al li la ostojn.

18 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi punos la regxon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la regxon de Asirio.

19 Kaj Mi revenigos Izraelon en lian logxejon, kaj li pasxtigxos sur Karmel kaj Basxan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satigxos.

20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

21 Iru kontraux la landon de la maldolcxigantoj, kontraux gxin kaj kontraux la logxantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu cxion post ili, diras la Eternulo, kaj faru cxion tiel, kiel Mi ordonis al vi.

22 Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.

23 Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertigxis Babel inter la nacioj!

24 Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaux ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, cxar vi levigxis kontraux la Eternulon.

25 La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; cxar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la HXaldeoj.

26 Iru kontraux gxin de plej malproksime, malfermu gxiajn grenejojn, piedpremu gxin kiel amasajxon, ekstermu gxin, ke nenio de gxi restu.

27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.

28 Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo.

29 Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael.

30 Pro tio gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj, kaj cxiuj gxiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo.

31 Jen Mi estas kontraux vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; cxar venis via tago, la tempo de via puno.

32 Kaj la malhumilulo falpusxigxos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj gxi ekstermos cxiujn liajn cxirkauxajxojn.

33 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

35 Glavo falu sur la HXaldeojn, diras la Eternulo, sur la logxantojn de Babel, sur gxiajn eminentulojn kaj sagxulojn;

36 glavo sur la antauxdiristojn, ke ili malsagxigxu; glavo sur gxiajn heroojn, ke ili senkuragxigxu;

37 glavo sur gxiajn cxevalojn kaj sur gxiajn cxarojn, kaj sur cxiujn diversgentajn logxantojn, kiuj estas en gxi, ke ili farigxu kiel virinoj; glavo sur gxiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.

38 Sekeco trafu gxiajn akvojn, ke ili malaperu; cxar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.

39 Tial tie eklogxos stepaj bestoj kaj sxakaloj, kaj strutoj en gxi logxos; gxi neniam plu estos logxata, kaj neniu tie havos domon en cxiuj venontaj generacioj.

40 Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido.

41 Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da regxoj levigxas de la randoj de la tero.

42 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Babel.

43 Auxdis la regxo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortigxis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel cxe naskantino.

44 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?

45 Tial auxskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la HXaldeoj:la knaboj- pasxtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian logxejon.

46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos auxdata cxe la nacioj.