The Bible

 

Jeremia 41

Study

   

1 En la sepa monato Isxmael, filo de Netanja, filo de Elisxama, el la regxa idaro, unu el la eminentuloj de la regxo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Ahxikam, en Micpan, kaj ili kune tie mangxis en Micpa.

2 Kaj levigxis Isxmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de SXafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la regxo de Babel starigis kiel reganton super la lando.

3 Kaj cxiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la HXaldeojn, kiuj tie trovigxis, la militistojn, Isxmael mortigis.

4 En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraux sciis pri tio,

5 venis viroj el SXehxem, el SXilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj dissxiritaj vestoj, kun trancxoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo.

6 Kaj Isxmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili:Iru al Gedalja, filo de Ahxikam.

7 Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Isxmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, bucxis ilin kaj jxetis en kavon.

8 Tamen trovigxis inter ili dek homoj, kiuj diris al Isxmael:Ne mortigu nin, cxar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj.

9 La kavo, en kiun Isxmael jxetis cxiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la regxo Asa kontraux Baasxa, regxo de Izrael; gxin Isxmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj.

10 Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo, kiu estis en Micpa, la regxidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Ahxikam; ilin kaptis Isxmael, filo de Netanja, kaj li pretigxis, por transiri al la Amonidoj.

11 Sed Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, auxdis pri la tuta malbono, kiun faris Isxmael, filo de Netanja;

12 kaj ili prenis cxiujn virojn, kaj iris, por batali kontraux Isxmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.

13 Kiam la tuta popolo, kiu estis cxe Isxmael, ekvidis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, gxi ekgxojis.

14 Kaj la tuta popolo, kiun Isxmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Johxanan, filo de Kareahx.

15 Sed Isxmael, filo de Netanja, forkuris de Johxanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.

16 Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restajxon de la popolo, kiun li revenigis de Isxmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj euxnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.

17 Kaj ili iris kaj haltis cxe la gastejo Kimham, apud Bet-Lehxem, por direkti sin al Egiptujo,

18 for de la HXaldeoj; cxar ili timis ilin pro tio, ke Isxmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiun la regxo de Babel estrigis super la lando.

   

The Bible

 

Jeremia 16

Study

   

1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur cxi tiu loko.

3 CXar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskigxas sur cxi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en cxi tiu lando:

4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero.

5 CXar tiele diras la Eternulo:Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; cxar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton.

6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si trancxojn nek kalvajxon pro ili.

7 Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.

8 Ankaux en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por mangxi kaj trinki.

9 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi forigos de cxi tiu loko antaux viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino.

10 Kiam vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi:Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaux la Eternulo, nia Dio? -

11 tiam diru al ili:Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorklinigxis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;

12 kaj vi agas ankoraux pli malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne auxskultante Min;

13 tial Mi eljxetos vin el cxi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, cxar Mi ne donos al vi indulgon.

14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;

15 sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

17 CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

18 Antaux cxio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon:per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj ili plenigis Mian heredajxon.

19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros:Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantajxo, ili tauxgas por nenio.

20 CXu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj.

21 Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.