The Bible

 

Hosea 13

Study

   

1 Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.

2 Nun ili ankoraux pli pekas; ili faris al si el sia argxento statuojn, idolojn laux sia kompreno, kiuj estas ja cxiuj faritajxo de forgxistoj; ili parolas pri ili:Tiuj, kiuj oferbucxas homojn, povas kisi la bovidojn.

3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.

4 Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.

5 Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.

6 Kiam ili havis pasxtejon, ili satigxis; kaj kiam ili satigxis, tiam fierigxis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.

7 Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas cxe la vojo.

8 Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi dissxiros ilian sxlositan koron, Mi mangxegos ilin tie, kiel leono; sovagxaj bestoj ilin dissxiros.

9 Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.

10 Kie estas via regxo? li savu vin en cxiuj viaj urboj. Kie estas viaj jugxistoj, pri kiuj vi diris:Donu al mi regxon kaj estrojn?

11 Mi donis al vi regxon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.

12 Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.

13 Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensagxa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskigxantaj infanoj.

14 El SXeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho SXeol? Sed la konsolo estas ankoraux kasxita antaux Miaj okuloj.

15 Kvankam li estas fruktoricxa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekigxos lia fonto, dezertigxos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de cxiuj grandvalorajxoj.

16 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

   

From Swedenborg's Works

 

A Brief Exposition of New Church Doctrine #36

Study this Passage

  
/ 120  
  

36. That a trinity of Gods is contrary to Holy Scripture is well known, for it is written:

Am not I Jehovah? and there is no God else besides Me; a just God and a Saviour there is none besides Me.Isaiah 45:21-22.

I, Jehovah, am thy God... and thou shalt acknowledge no God besides Me for there is no Saviour besides Me. Hosea 13:4.

Thus saith Jehovah the King of Israel, and His Redeemer, Jehovah Zebaoth: I am the First and I am the Last, and besides Me there is no God.Isaiah 44:6.

Jehovah Zebaoth is His Name, and thy Redeemer the Holy One of Israel; the God of the whole earth shall He be called.Isaiah 54:5.

In that day... Jehovah shall be King over all the earth; in that day there shall be one Jehovah and His Name One. Zechariah 14:9.

There are also many more such passages.

  
/ 120  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.