The Bible

 

Genezo 35

Study

   

1 Kaj Dio diris al Jakob: Levigxu, iru al Bet-El kaj logxu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav.

2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn.

3 Kaj ni levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.

4 Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud SXehxem.

5 Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.

6 Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaux la nomon Bet-El, li kaj cxiuj homoj, kiuj estis kun li.

7 Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; cxar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.

8 Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni sxin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Bahxut.

9 Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.

10 Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.

11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multigxu; popolo kaj popolaro farigxos el vi, kaj regxoj eliros el via lumbo.

12 Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon.

13 Kaj Dio forlevigxis de li sur la loko, kie Li parolis kun li.

14 Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton sxtonan; kaj li versxis sur gxin versxoferon kaj versxis sur gxin oleon.

15 Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El.

16 Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraux negranda interspaco, por veni al Efrata, Rahxel naskis, kaj sxia akusxigxo estis malfacila.

17 Dum sxia akusxigxa suferado la akusxistino diris al sxi: Ne timu, cxar ankaux cxi tiu cxe vi estas filo.

18 Dum la elirado de sxia animo, cxar sxi estis mortanta, sxi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen.

19 Kaj Rahxel mortis, kaj oni enterigis sxin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Lehxem.

20 Kaj Jakob starigis monumenton super sxia tombo. Tio estas la tomba monumento de Rahxel gxis la nuna tago.

21 Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder.

22 En la tempo, kiam Izrael logxis en tiu lando, Ruben iris kaj kusxis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio auxdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du:

23 la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isahxar kaj Zebulun;

24 la filoj de Rahxel: Jozef kaj Benjamen;

25 kaj la filoj de Bilha, sklavino de Rahxel: Dan kaj Naftali;

26 kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Asxer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskigxis al li en Mezopotamio.

27 Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas HXebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak.

28 Isaak havis la agxon de cent okdek jaroj.

29 Kaj Isaak konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.

   

The Bible

 

Josuo 23

Study

   

1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.

2 Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.

3 Kaj vi vidis cxion, kion faris la Eternulo, via Dio, al cxiuj tiuj popoloj antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.

4 Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.

5 Kaj la Eternulo, via Dio, forpusxos ilin de antaux vi kaj forpelos ilin de antaux vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.

6 Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,

7 ne komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;

8 nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.

9 Kaj la Eternulo forpelis de antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaux vi gxis la nuna tago.

10 Unu el vi forpelas milon; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.

11 Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.

12 CXar se vi forklinigxos, kaj aligxos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparencigxos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:

13 tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaux vi; kaj ili farigxos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, gxis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

14 Nun mi ekiras hodiaux la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; cxio plenumigxis por vi, ne mankis el gxi ecx unu vorto.

15 Sed kiel plenumigxis por vi cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin cxion malbonan, gxis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.

16 Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin:tiam ekflamos kontraux vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.