The Bible

 

Ezekiel 32

Study

   

1 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj diru al li:Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.

3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

4 Kaj Mi jxetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin jxetos, kaj Mi sidigos sur vi cxiajn birdojn de la cxielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.

5 Mi disjxetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavrajxo.

6 La landon de via nagxado Mi malsekigos per via sango gxis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.

7 Kiam vi estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.

8 CXiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.

10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.

11 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La glavo de la regxo de Babel venos sur vin.

12 Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.

13 Mi pereigos cxiujn gxiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.

14 Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj pusxu gxin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

19 CXu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kusxu kun la necirkumciditoj.

20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo gxi estas transdonita; oni tiros gxin kaj gxian tutan grandnombran popolon.

21 Ekparolos al gxi la potencaj herooj el meze de SXeol, kiuj kune kun gxiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkusxis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.

22 Tie estas Asirio kaj gxia tuta homomulto; cxirkauxe de gxi estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.

23 GXiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj gxia homomulto estas cxirkaux gxia tombo; cxiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

24 Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

25 Meze de mortigitoj estas donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.

26 Tie estas Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

27 Ili ne kusxas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en SXeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, cxar kiel fortuloj ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.

28 Kaj vi ankaux estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kusxos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.

29 Tie estas Edom kun siaj regxoj kaj kun cxiuj siaj princoj, kiuj malgraux sia forteco estas jxetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kusxas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

30 Tie estas cxiuj princoj de la nordo, kaj cxiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun jxetadis ilia forto; ili kusxas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.

31 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoligxos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.

32 CXar Mi jxetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

From Swedenborg's Works

 

Apocalypse Explained #387

Study this Passage

  
/ 1232  
  

387. And with death. That this signifies the consequent extinction of spiritual life, is plain from the signification of death, as denoting the extinction of spiritual life (concerning which see above, n. 78, 186). That this is here signified by death is plain from the series of things in the internal sense; for it is said that power was given unto them to kill with the sword, with famine, and with death: and by the sword is signified falsity destroying truth; by famine, the deprivation of the knowledges of truth and good; whence by death is signified the extinction of spiritual life, for where falsity reigns, and where there are no knowledges of truth and good, there is no spiritual life; for it is acquired by the knowledges of truth and good applied to the uses of life. For man is born into all evil and the falsity thence, therefore he is also born entirely ignorant of all spiritual knowledges; in order, therefore, that he may be led from the evils and the falsities thence, into which he is born, and be led into the life of heaven, and be saved, it is necessary that he should learn the knowledges of truth and good, by which he can be introduced [into spiritual life] and become spiritual. From this series of things in the internal sense it is evident, that by death is here signified the extinction of spiritual life; this also is signified by spiritual death.

  
/ 1232  
  

Translation by Isaiah Tansley. Many thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

From Swedenborg's Works

 

Arcana Coelestia #866

Study this Passage

  
/ 10837  
  

866. 'A raven' means falsities. This in a general way becomes clear from what has been stated and shown already about birds meaning intellectual concepts, rational concepts, and facts, and in like manner the opposite of these, which are reasonings and falsities. Both sets of things are described in the Word by various species of birds, things of a true understanding by harmless, beautiful, and clean birds, those of a false understanding however by harmful, ugly, and unclean ones, each depending on the species of truth or falsity under description. Gross and impenetrable falsities are described by 'owls' and 'ravens' - by owls because they live in the darkness of the night, by ravens because they are black; as in Isaiah,

The owl and the raven will dwell in it. Isaiah 34:11.

Here the subject is the Jewish Church, and the fact that nothing but falsities, described as 'the owl and the raven', resided in it.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.