The Bible

 

Ezekiel 30

Study

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, profetu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Plorkriu:Ve al la tago!

3 CXar proksima estas la tago, jes, proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la tempo de la nacioj.

4 Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni forprenos gxiajn ricxajxojn kaj detruos gxiajn fundamentojn.

5 La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj cxiuj diversgentaj popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun ili falos de glavo.

6 Tiele diras la Eternulo:Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj malaltigxos la fiereco de gxia forto; de Migdol gxis Sevene oni falos en gxi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

7 Kaj gxi dezertigxos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj estos inter la aliaj ruinigitaj urboj.

8 Kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj cxiuj gxiaj helpantoj estos frakasitaj.

9 En tiu tempo senditoj de Mi iros sur sxipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster dangxero; kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; cxar la tempo venas.

10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos la homomulton en Egiptujo per Nebukadnecar, regxo de Babel.

11 Li kune kun sia popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux Egiptujon kaj plenigos la landon per mortigitoj.

12 Kaj la riverojn Mi faros sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.

13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi ekstermos la idolojn kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.

14 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi faros jugxon en No.

15 Mi elversxos Mian koleron sur la Egiptan fortikajxon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.

16 Mi ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.

17 La junuloj de Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en forkaptitecon.

18 En Tahxpanhxes mallumigxos la tago, kiam Mi rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en gxi la fiereco de gxia forto; mallumo gxin kovros, kaj gxiaj filinoj iros en forkaptitecon.

19 Kaj Mi faros jugxon kontraux Egiptujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

20 En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon.

22 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iros kontraux Faraonon, regxon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.

23 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos ilin en diversajn landojn.

24 Kaj Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj cxi tiu gxemos antaux li, kiel gxemas morte-vundito.

25 Mi fortigos la brakojn de la regxo de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.

26 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

   

The Bible

 

Jeremia 43

Study

   

1 Kiam Jeremia finis antaux la tuta popolo la raportadon pri cxiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri cxiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,

2 tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;

3 sed nur Baruhx, filo de Nerija, instigas vin kontraux ni, por transdoni nin en la manojn de la HXaldeoj, por ke ili mortigu nin aux translogxigu nin en Babelon.

4 Tiamaniere Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la vocxon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.

5 Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda:

6 la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija.

7 Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la vocxon de la Eternulo, kaj venis gxis Tahxpanhxes.

8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Tahxpanhxes, dirante:

9 Prenu en vian manon grandajn sxtonojn, kaj antaux la okuloj de la Judaj viroj kasxu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu trovigxas cxe la enirejo de la domo de Faraono en Tahxpanhxes;

10 kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, regxon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de cxi tiuj sxtonoj, kiujn Mi kasxis, kaj li starigos sur ili sian tendon.

11 Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan:kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.

12 Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj gxi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li cxirkauxkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel pasxtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.

13 Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.