The Bible

 

Ezekiel 28

Study

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris:Mi estas dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio;

3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi;

4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon;

5 kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro via ricxeco:

6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio,

7 tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon.

8 En pereon ili pusxos vin, kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.

9 CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed homo en la mano de via mortiganto?

10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

12 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.

13 Vi estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso, safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via kreigxo.

14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter fajraj sxtonoj.

15 Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.

16 Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco, kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj sxtonoj.

17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj.

18 Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj.

19 CXiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

21 Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Cidon, kaj profetu pri gxi,

22 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon.

23 Mi sendos sur gxin peston, kaj sangoversxadon sur gxiajn stratojn, kaj falos en gxi mortigitoj de glavo, kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

24 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol cxiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj, inter kiujn gxi estis disjxetita, kaj montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj, tiam ili logxos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob.

26 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.

   

The Bible

 

Ezekiel 31

Study

   

1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, diru al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo:Al kiu vi similigas vin en via grandeco?

3 Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj brancxoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj gxia supro estis inter la nuboj.

4 Akvo elkreskigis gxin, la profundo altigis gxin, cxirkauxante gxian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al cxiuj arboj de la kampo.

5 Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.

6 Sur gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.

7 Kaj gxi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj radikoj trovigxis apud abunda akvo.

8 La cedroj en la gxardeno de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi per sia beleco.

9 Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de Dio, enviis gxin.

10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke gxi tro altigxis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj gxia koro fierigxis pro gxia alteco -

11 pro tio Mi transdonos gxin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun gxi konforme al gxia malboneco kaj elpusxos gxin.

12 Kaj elhakos gxin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disjxetos gxin; sur la montojn kaj sur cxiujn valojn falos gxiaj brancxoj, kaj gxiaj brancxetoj rompigxos sur cxiuj torentoj de la lando, kaj cxiuj popoloj de la tero foriros el sub gxia ombro kaj forlasos gxin.

13 Kaj sur gxia renversigxinta trunko sidos cxiaj birdoj de la cxielo, kaj sur gxiaj brancxoj sidos cxiaj bestoj de la kampo,

14 por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.

15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En la tago, kiam gxi iros en SXeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.

16 Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi pusxos gxin en SXeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj akvonutrataj.

17 CXar ankaux ili iros en SXeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj gxiaj kunuloj, kiuj sidis sub gxia ombro inter la nacioj.

18 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.