The Bible

 

Agoj de la Apostoloj 1

Study

1 La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,

2 gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;

3 al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;

4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi;

5 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.

6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?

7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato.

8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

9 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

10 Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;

11 kiuj ankaux diris:Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.

12 Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojagxo.

13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran cxambron, kie logxis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.

14 CXiuj cxi tiuj unuanime persistis en pregxado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.

15 Kaj en tiuj tagoj Petro, starigxinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, cxirkaux cent dudek):

16 Fratoj, estis necese, ke plenumigxu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antauxparolis per la busxo de David pri Judas, kiu farigxis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.

17 CXar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en cxi tiu servado.

18 (Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantauxe, li diskrevis meze, kaj cxiuj liaj internajxoj elsxutigxis.

19 Kaj tio farigxis sciata al cxiuj logxantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)

20 CXar estas skribite en la Psalmaro: Lia logxejo dezertigxu, Kaj en gxi ne ekzistu logxanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.

21 El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,

22 komencante de la bapto de Johano gxis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia relevigxo.

23 Kaj ili starigis du:Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.

24 Kaj pregxante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis,

25 por ricevi la parton en cxi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.

26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

From Swedenborg's Works

 

Scriptural Confirmations #6

  
/ 101  
  

6. 4. If any one preacheth any other gospel than that which He preached let him be accursed (Galatians 1:8-9).

I live, no more I, but Christ liveth in me (Galatians 2:20). The power which God wrought in Christ, wherefore He set Him at His own right hand above the heavens, above all principalities, power, and might, etc., and hath put all things under His feet, and hath given Him to be the head over all things of the church, which is His body, the fullness of Him that filleth all in all (Ephesians 1:20-23).

Through Christ we have access in one Spirit unto the Father. Christ is the corner stone, by whom the whole building framed together groweth unto an holy temple in the Lord, through whom ye also are builded together into an habitation of God in the spirit (Ephesians 2:18, 20-22).

God hath founded all things by Jesus Christ (Ephesians 3:9).

One body and one Spirit; one Lord, one faith, one baptism, one God and Father of all; and unto every one of us is given grace according to the measure of the gift of Christ (Ephesians 4:4-7).

He that descended is also the same that ascended above all the heavens, that He might fill all things (Ephesians 4:10).

For the edifying of the body of Christ, and that the church is the body and Christ the head (Ephesians 4:12, 15-16).

We are members of His body; of His flesh, and of His bones (Ephesians 5:30).

By faith we have access to Christ in confidence (Ephesians 3:12).

Christ is the head of the church, and He is the Savior of the body (Ephesians 5:23).

  
/ 101  
  

Thanks to the Swedenborg Foundation for their permission to use this translation.