Die Bibel

 

Genezo 19:14

Lernen

       

14 Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.

Die Bibel

 

Psalmoj 11

Lernen

   

1 Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

2 CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.

3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?

4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

7 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.