Ang Bibliya

 

Genezo 1:13

pag-aaral

       

13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Ang Bibliya

 

Psalmoj 121

pag-aaral

   

1 Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?

2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.

3 Li ne lasos vian piedon falpusxigxi; Via gardanto ne dormetas.

4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.

5 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.

6 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.

7 La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon.

8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.