1
Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.
2
CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.
3
Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
4
Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
5
Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.
6
Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!
7
CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
8
Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
9
La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.