Psalmoj 47

Estudio

   

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.

2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

3 Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

4 Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.

5 Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.

6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!

7 CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!

8 Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

9 La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.

Scroll to see more.