Die Bibel

 

Nombroj 6

Lernen

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo,

3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi.

4 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.

5 Dum la tuta tempo de la promesita konsekriteco razilo ne devas ektusxi lian kapon; gxis la finigxo de la tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li estas sankta; li lasu libere kreski la harojn de sia kapo.

6 Dum la tuta tempo, por kiu li konsekris sin al la Eternulo, li ne aliru al mortinta korpo.

7 Ne cxe sia patro, nek cxe sia patrino, nek cxe sia frato, nek cxe sia fratino li malpurigxu, se ili mortis; cxar konsekro al lia Dio estas sur lia kapo.

8 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li estas sankta al la Eternulo.

9 Kaj se iu mortos apud li subite, neatendite, kaj li malpurigos sian konsekritan kapon, li pritondu sian kapon en la tago de sia purigxo, en la sepa tago li gxin pritondu;

10 kaj en la oka tago li alportu du turtojn aux du kolombidojn al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.

11 Kaj la pastro faros el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon, kaj li pekliberigos lin de tio, kion li pekis per la mortinta korpo, kaj li sanktigos lian kapon en tiu tago.

12 Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaragxan sxafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antauxa perdos sian valoron, cxar lia konsekriteco malpurigxis.

13 Kaj jen estas la legxo pri la konsekrito:kiam finigxos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;

14 kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virsxafon sendifektan kiel pacoferon,

15 kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, sxmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj versxoferon.

16 Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.

17 Kaj el la virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.

18 Kaj la konsekrito pritondos cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.

19 Kaj la pastro prenos la kuiritan sxultron de la virsxafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.

20 Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; sanktigita gxi estu por la pastro, krom la brustajxo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.

21 Tio estas la legxo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laux la legxo pri lia konsekriteco.

22 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

23 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Tiamaniere benu la Izraelidojn; diru al ili:

24 La Eternulo vin benu kaj vin gardu;

25 La Eternulo lumu al vi per Sia vizagxo kaj favorkoru vin;

26 La Eternulo turnu Sian vizagxon al vi kaj donu al vi pacon.

27 Tiel ili metu Mian nomon sur la Izraelidojn, kaj Mi ilin benos.

   

Die Bibel

 

Daniel 9

Lernen

   

1 En la unua jaro de Dario, filo de Ahxasxverosx, el la gento Meda, kiu farigxis regxo super la regno de la HXaldeoj,

2 en la unua jaro de lia regxado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.

3 Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio, la Sinjoro, por pregxi kaj petegi, en fastado, sakajxo, kaj cindro.

4 Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;

6 ni ne auxskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.

7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, cxiu Judo, la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en cxiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.

8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj regxoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaux Vi.

9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li

10 kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laux Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.

11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne auxskulti Vian vocxon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; cxar ni pekis kontraux Li.

12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj jugxistoj, kiuj faradis jugxon cxe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio, kio farigxis al Jerusalem.

13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.

16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj.

17 Kaj nun auxskultu, ho nia Dio, la pregxon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.

18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; cxar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaux Vi nian pregxon.

19 Ho Sinjoro, auxskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

20 Dum mi ankoraux parolis kaj pregxis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaux la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;

21 dum mi ankoraux parolis pregxante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antauxe en la vizio, alflugis, kaj ektusxis min cxirkaux la tempo de la vespera ofero;

22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.

23 CXe la komenco de via pregxado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi gxin, cxxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.

24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.

25 Sciu, kaj komprenu:de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, gxis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.

26 Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun gxia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj gxia fino estos kiel de inundego; kaj gxis la fino de la milito gxi estos tute dezertigita.

27 En la dauxro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos cxesigitaj bucxoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, gxis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.