Die Bibel

 

Juĝistoj 1

Lernen

1 Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante:Kiu el ni plej antauxe devas iri kontraux la Kanaanidojn, por militi kontraux ili?

2 Kaj la Eternulo diris:Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn.

3 Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon:Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraux la Kanaanidoj; kaj mi ankaux iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li.

4 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.

5 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraux li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.

6 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.

7 Kaj Adoni-Bezek diris:Sepdek regxoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestajxojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.

8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraux Jerusalem kaj prenis gxin kaj venkobatis gxin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.

9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraux la Kanaanidoj, kiuj logxis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltajxo.

10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj logxis en HXebron (la nomo de HXebron antauxe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis SXesxajon kaj Ahximanon kaj Talmajon.

11 Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir (la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer).

12 Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon.

13 Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon.

14 Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno; kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi?

15 Kaj sxi diris al li:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial Donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj Kaleb donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

16 Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj eklogxis kune kun la popolo.

17 Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Cefat, kaj detruis gxin, kaj donis al la urbo la nomon HXorma.

18 Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun gxiaj limoj kaj Asxkelon kun gxiaj limoj kaj Ekron kun gxiaj limoj.

19 Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la logxantojn de la valo, cxar ili havis ferajn cxarojn.

20 Kaj oni donis al Kaleb HXebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.

21 Sed la Jebusidojn, kiuj logxis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj logxis kun la Benjamenidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.

22 Kaj iris ankaux la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.

23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antauxe estis Luz).

24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li:Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favorajxon.

25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.

26 Kaj la viro iris en la landon de la HXetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al gxi la nomon Luz; tia estas gxia nomo gxis la nuna tago.

27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-SXean kun gxiaj urbetoj kaj Taanahx kun gxiaj urbetoj, kaj la logxantojn de Dor kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Jibleam kaj de gxiaj urbetoj kaj la logxantojn de Megido kaj de gxiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue logxis en tiu lando.

28 Kiam Izrael fortigxis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.

29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj logxis en Gezer; kaj la Kanaanidoj logxis inter li en Gezer.

30 Zebulun ne forpelis la logxantojn de Kitron, nek la logxantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj logxis inter li, kaj farigxis tributuloj.

31 Asxer ne forpelis la logxantojn de Ako, nek la logxantojn de Cidon, nek de Ahxlab, nek de Ahxzib, nek de HXelba, nek de Afek, nek de Rehxob.

32 Kaj la Asxeridoj logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; cxar ili ne forpelis ilin.

33 Naftali ne forpelis la logxantojn de Bet-SXemesx, nek la logxantojn de Bet-Anat; kaj li logxis meze de la Kanaanidoj, logxantoj de la lando; kaj la logxantoj de Bet-SXemesx kaj de Bet-Anat farigxis liaj tributuloj.

34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.

35 Kaj la Amoridoj plue logxis sur la monto HXeres, en Ajalon kaj en SXaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili farigxis tributuloj.

36 Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie levigxas Akrabim, de Sela pli alten.

Die Bibel

 

Mateo 15

Lernen

   

1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:

2 Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon.

3 Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio?

4 CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu.

5 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,

6 tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio.

7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

8 CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

9 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Auxskultu kaj komprenu:

11 Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.

12 Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron?

13 Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

15 Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon.

16 Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno?

17 CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon?

18 Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.

19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:

20 jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.

21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.

22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.

23 Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni.

24 Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael.

25 Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.

26 Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.

27 Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.

28 Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

29 Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.

30 Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;

31 tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.

32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.

33 Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?

34 Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fisxojn.

35 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero;

36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.

37 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.

38 Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

39 Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.