Die Bibel

 

Josuo 2

Lernen

   

1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el SXitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte:Iru, pririgardu la landon kaj Jerihxon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malcxastistino, kies nomo estis Rahxab, kaj ili dormis tie.

2 Kaj oni diris al la regxo de Jerihxo jene:Jen venis cxi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.

3 Tiam la regxo de Jerihxo sendis al Rahxab, por diri:Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; cxar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.

4 Sed la virino prenis la du virojn kaj kasxis ilin, kaj diris:Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;

5 kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, cxar vi kuratingos ilin.

6 Sed sxi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kasxis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kusxis cxe sxi sur la tegmento.

7 La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan gxis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.

8 Kaj antaux ol la kasxitoj kusxigxis, sxi supreniris al ili sur la tegmenton,

9 kaj sxi diris al la viroj:Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuligxis antaux vi cxiuj logxantoj de la lando;

10 cxar ni auxdis, ke la Eternulo sekigis antaux vi la akvon de la Rugxa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Sihxon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.

11 Ni auxdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuragxo antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre.

12 Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,

13 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto.

14 Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon.

15 Kaj sxi malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro.

16 Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.

17 Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin:

18 jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;

19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

20 Sed se vi rakontos cxi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin.

21 Kaj sxi diris:GXi estu, kiel vi diris. Kaj sxi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj sxi alligis la rugxan sxnuron al la fenestro.

22 Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, gxis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj sercxis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.

23 Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transigxis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li cxion, kio okazis al ili.

24 Kaj ili diris al Josuo:La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj cxiuj logxantoj de la lando havas timon antaux ni.

   

Die Bibel

 

2 Samuelo 2

Lernen

   

1 Post tio David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li:Eniru. Kaj David diris:Kien mi eniru? Kaj Li respondis:En HXebronon.

2 Kaj David tien eniris, kune kun siaj edzinoj, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.

3 Ankaux siajn virojn, kiuj estis kun li, David alkondukis, cxiun kun lia domo; kaj ili eklogxis en la urboj de HXebron.

4 Tiam venis la viroj de Jehuda kaj sanktoleis tie Davidon kiel regxon super la domo de Jehuda. Kiam oni sciigis al David, ke la logxantoj de Jabesx en Gilead enterigis Saulon,

5 David sendis senditojn al la logxantoj de Jabesx en Gilead, kaj dirigis al ili:Estu benataj de la Eternulo pro tio, ke vi faris tiun favorkorajxon al via sinjoro, al Saul, kaj enterigis lin;

6 nun la Eternulo faru al vi favorkorajxon kaj justajxon; kaj mi ankaux repagos al vi tiun bonajxon, kiun vi faris;

7 nun fortigxu viaj manoj, kaj estu kuragxaj; cxar mortis via sinjoro Saul, sed jam min sanktoleis la Judoj kiel regxon super ili.

8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Mahxanaimon,

9 kaj starigis lin kiel regxon super Gilead kaj super la Asxuridoj kaj super Jizreel kaj super Efraim kaj super Benjamen kaj super la tuta Izrael.

10 Isx-Bosxet, filo de Saul, havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li farigxis regxo de Izrael, kaj du jarojn li regxis. Nur la domo de Jehuda sekvis Davidon.

11 La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en HXebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.

12 Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Isx-Bosxet, filo de Saul, eliris el Mahxanaim en Gibeonon.

13 Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontigxis kun ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj sidigxis unuj cxe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj cxe la dua flanko de la akvejo.

14 Kaj Abner diris al Joab:La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni. Kaj Joab diris:Ili levigxu.

15 Kaj levigxis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Isx- Bosxet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.

16 Kaj ili kaptis cxiu la kapon de sia kontrauxulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontrauxulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.

17 Kaj farigxis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaux la servantoj de David.

18 Kaj tie estis tri filoj de Ceruja:Joab kaj Abisxaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.

19 Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankigxante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.

20 Abner turnigxis malantauxen, kaj diris:CXu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis:Mi.

21 Tiam Abner diris al li:Flankenigxu dekstren aux maldekstren, kaj kaptu al vi unu el la junuloj, kaj prenu al vi liajn armilojn. Sed Asahel ne volis cedi de li.

22 Abner denove diris al Asahel:Forcedu de mi; por kio mi batu vin sur la teron? kaj kiel mi poste montros mian vizagxon al via frato Joab?

23 Sed tiu ne volis forigxi. Tiam Abner ekbatis lin per la malantauxa fino de la lanco en la ventron tiel, ke la lanco eliris tra lia malantauxa parto; kaj li tie falis, kaj mortis sur la sama loko. Kaj cxiu, kiu venis al la loko, kie Asahel falis kaj mortis, haltis.

24 Kaj Joab kaj Abisxaj postkuris Abneron. Kiam la suno mallevigxis, ili venis al la monteto Ama, kiu estas kontraux Giahx sur la vojo al la dezerto Gibeona.

25 Kaj la Benjamenidoj kolektigxis cxirkaux Abner kaj formis unu tacxmenton kaj starigxis sur la supro de unu monteto.

26 Tiam Abner ekkriis al Joab, kaj diris:CXu eterne mangxados la glavo? cxu vi ne scias, kiel maldolcxaj estos la sekvoj? kiel longe vi ne ordonos al la popolo cxesigi la atakadon de siaj fratoj?

27 Kaj Joab respondis:Kiel vivas la Eternulo, se vi ne estus elvokinta, tiam ankoraux matene la popolo cxesus atakadi cxiu sian fraton.

28 Kaj Joab ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo haltis kaj ne persekutis plu la Izraelidojn kaj ne plu batalis.

29 Abner kaj liaj viroj marsxis sur la ebenajxo tiun tutan nokton kaj transiris Jordanon kaj trairis la tutan Bitronon kaj venis en Mahxanaimon.

30 Kaj Joab revenis de la persekutado de Abner kaj kolektis la tutan popolon; kaj mankis el la servantoj de David dek naux viroj kaj Asahel.

31 Sed la servantoj de David frapis el la Benjamenidoj kaj el la viroj de Abner tricent sesdek virojn, kiuj mortis.

32 Kaj ili levis Asahelon, kaj enterigis lin en la tombo de lia patro, kiu estas en Bet-Lehxem. Kaj Joab kaj liaj viroj iris dum la tuta nokto, kaj la mateno trafis ilin en HXebron.