Die Bibel

 

Josuo 1

Lernen

1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:

2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun levigxu, transiru cxi tiun Jordanon, vi kaj cxi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.

3 CXiun lokon, sur kiun pasxos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.

4 De la dezerto kaj de cxi tiu Lebanon gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato, la tuta lando de la HXetidoj, gxis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

6 Estu forta kaj kuragxa; cxar vi ekposedigos al cxi tiu popolo la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.

7 Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi laux la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros.

8 CXi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

10 Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:

11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi mangxajxon, cxar post tri tagoj vi transiros cxi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

12 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:

13 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi cxi tiun teron;

14 viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaux viaj fratoj, cxiuj, kiuj tauxgas por la milito, kaj helpu ilin,

15 gxis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaux ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos gxin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunlevigxo.

16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:CXion, kion vi ordonis, ni faros, kaj cxien, kien vi sendos nin, ni iros.

17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.

18 CXiu, kiu malobeos vian diron kaj ne auxskultos viajn vortojn en cxio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuragxa.

Kommentar

 

Eunuch

  

Ein Kämmerer (Jesaja 56:3, 5) bezeichnet den natürlichen Menschen in Bezug auf das Gute, und der Sohn des Fremden bezeichnet den natürlichen Menschen in Bezug auf die Wahrheit; denn die Kirche des Herrn ist äußerlich und innerlich; die, die zur äußeren Kirche gehören, sind natürlich, und die, die zur inneren Kirche gehören, sind geistlich; die, die natürlich sind und doch im Guten sind, sind Eunuchen, und die, die in der Wahrheit sind, sind die Söhne des Fremden; Und da die wahrhaft geistlichen oder inneren Menschen nicht gegeben werden können, es sei denn innerhalb der Kirche, so werden auch mit den Söhnen der Fremden diejenigen bezeichnet, die außerhalb der Kirche oder der Heiden sind und doch in der Wahrheit sind, nach ihrem religiösen Prinzip, und mit Eunuchen diejenigen, die im Guten sind. Ein Eunuch (Matthäus 19,12) bedeutet diejenigen, die Untertanen der himmlischen Ehe sind; aus dem Mutterleib geboren, diejenigen, die wie die himmlischen Engel sind; aus Menschen gemacht, diejenigen, die wie die geistigen Engel sind; und aus sich selbst gemacht, diejenigen, die wie die Engelsgeister sind, nicht so sehr von der Nächstenliebe beeinflusst, als vom Gehorsam.

(Verweise: Himmlischen Geheimnissen 5081; Jesaja 56; Matthaeus 19:12)