Die Bibel

 

Genezo 28

Lernen

   

1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.

2 Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.

3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.

4 Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.

5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.

6 Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;

7 kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:

8 tiam Esav vidis, ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.

9 Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.

10 Kaj Jakob eliris el Beer-SXeba kaj iris en la direkto al HXaran.

11 Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, cxar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la sxtonoj de tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko.

12 Kaj li songxis: jen sxtuparo staras sur la tero, kaj gxia supro atingas la cxielon, kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi supren kaj malsupren.

13 Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro.

14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.

15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.

16 Kaj Jakob vekigxis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en cxi tiu loko, kaj mi ne sciis.

17 Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas cxi tiu loko! gxi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo.

18 Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron.

19 Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.

20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi,

21 kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:

22 tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.

   

Aus Swedenborgs Werken

 

Arcana Coelestia #1430

studieren Sie diesen Abschnitt

  
/ 10837  
  

1430. 'When he went out of Haran' means an obscure state which the Lord was experiencing like that of man's childhood. This becomes clear from the meaning of Haran in the previous chapter, the place to which Terah came first together with Abram, and where Terah, Abram's father, died, 10:31-32, and also from references further on to Jacob's going to Haran where Laban lived, Genesis 27:43; 28:10; 29:4. Haran was a region where external worship prevailed, which in fact in the case of Terah, Abram, and Laban, was idolatrous worship. But the internal sense does not carry the meaning which is present in the external sense, only the meaning that a certain obscurity existed. As one passes from the external sense into the internal the idea of idolatry does not remain but is completely removed. It is similar to when the idea of holy love is gained from 'a mountain', see 795 - as one passes from the external sense into the internal sense the idea of a mountain first of all perishes, but the idea of height remains; and by height holiness is represented. The same applies to everything else in the external sense and its meaning in the internal sense.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.