1
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2
Ho Dio, auxskultu mian pregxon, Atentu la vortojn de mia busxo.
3
CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.
4
Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5
Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.
6
Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;
7
CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.