1
Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
2
Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
3
Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.
4
Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.
5
Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.
6
Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
7
Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
8
Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
9
Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.