1
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2
Ho filo de homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?
3
CXu oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton?
4
Jen gxi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas por laboro?
5
Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi?
6
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi agos kun la logxantoj de Jerusalem.
7
Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizagxon kontraux ilin.
8
Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpigxis, diras la Sinjoro, la Eternulo.