Bibeln

 

Josuo 4

Studie

   

1 Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris al Josuo jene:

2 Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el cxiu tribo,

3 kaj ordonu al ili, dirante:Prenu al vi de cxi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du sxtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos cxi tiun nokton.

4 Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el cxiu tribo;

5 kaj Josuo diris al ili:Iru antaux la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian sxultron cxiu po unu sxtono, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj;

6 por ke cxi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaux demandos vin, dirante:Pro kio estas cxe vi cxi tiuj sxtonoj?

7 tiam vi diros al ili:Pro tio, ke disflankigxis la akvo de Jordan antaux la kesto de interligo de la Eternulo; kiam gxi iris trans Jordanon, disflankigxis la akvo de Jordan. Kaj cxi tiuj sxtonoj estos memorigajxo por la Izraelidoj eterne.

8 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du sxtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laux la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kusxigis ilin tie.

9 Kaj dek du sxtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie gxis hodiaux.

10 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, gxis finigxis cxio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al cxio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.

11 Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaux la popolo.

12 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaux la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.

13 CXirkaux kvardek mil armitaj militistoj transiris antaux la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jerihxo.

14 En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaux la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.

15 Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:

16 Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.

17 Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante:Supreniru el Jordan.

18 Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj levigxis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antauxe laux cxiuj siaj bordoj.

19 Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihxo.

20 Kaj la dek du sxtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.

21 Kaj li diris al la Izraelidoj jene:Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante:Kion signifas cxi tiuj sxtonoj?

22 tiam diru al viaj filoj jene:Sur seka tero Izrael transiris cxi tiun Jordanon;

23 cxar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaux vi, gxis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Rugxa Maro, kiun Li elsekigis antaux ni, gxis ni transiris;

24 por ke cxiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en cxiu tempo.

   

Bibeln

 

Psalmoj 66

Studie

   

1 Al la hxorestro. Kanto-psalmo. GXoje kriu al Dio tuta la tero.

2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.

3 Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kasxigxas antaux Vi Viaj malamikoj.

4 La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpasxis piede; Tie ni gxojis pro Li.

7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne levigxu. Sela.

8 Lauxdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj lauxte auxdigu Lian gloron.

9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falsxanceligxi nian piedon.

10 CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn;

12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,

14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo, Kiam mi estis en premo.

15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virsxafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.

16 Venu, auxskultu, cxiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

17 Al Li mi vokis per mia busxo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.

18 Se mi vidus maljustajxon en mia koro, Mia Sinjoro min ne auxskultus;

19 Sed Dio auxskultis, Li atentis la vocxon de mia pregxo.

20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.