ბიბლია

 

Ezekiel 7

Სწავლა

   

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.

3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu Malbono nun venas;

6 fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas.

7 Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; Venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.

8 Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn.

9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

10 Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.

11 La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.

12 Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason.

13 CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.

14 Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en la militon, cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.

15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.

16 Kaj tiuj el ili, kiuj forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj.

17 CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo.

18 Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.

19 Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.

20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili.

21 Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin.

22 Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.

23 Faru cxenon; cxar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.

24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.

25 Pereo venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin.

26 Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj.

27 La regxo malgxojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuragxigxos. Laux ilia konduto Mi agos kun ili, laux iliaj meritoj Mi jugxos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

   

კომენტარი

 

201 - Pestilence

By Jonathan S. Rose

Title: Pestilence

Topic: Salvation

Summary: We ponder spiritual pestilence and the healing the Lord offers.

Use the reference links below to follow along in the Bible as you watch.

References:
Exodus 5:3; 9:13-16
Leviticus 26:23-26
Numbers 14:12
Deuteronomy 28:15, 21
1 Kings 8:37-39
1 Chronicles 21:12-13
2 Chronicles 7:12-16; 20:9
Psalms 78:43, 52
Jeremiah 14:10-12; 44:13-14
Ezekiel 5:12; 6:11-12; 7:15; 14:13, 19, 21; 28:22; 33:27; 38:22, Ezekiel 38:33
Amos 4:10
Matthew 24:7
Acts of the Apostles 24
Revelation 15:6; 16:10-11
1 John 4:8, 16
Lamentations 3:31
Psalms 103
Matthew 4:23; 12; 14; 15:29-31; 19:2
Luke 6:17-18; 9:11

Play Video
Spirit and Life Bible Study broadcast from 10/29/2014. The complete series is available at: www.spiritandlifebiblestudy.com

ბიბლია

 

2 Chronicles 7:12-16

Სწავლა

      

12 Yahweh appeared to Solomon by night, and said to him, "I have heard your prayer, and have chosen this place to myself for a house of sacrifice.

13 "If I shut up the sky so that there is no rain, or if I command the locust to devour the land, or if I send pestilence among my people;

14 if my people, who are called by my name, shall humble themselves, and pray, and seek my face, and turn from their wicked ways; then will I hear from heaven, and will forgive their sin, and will heal their land.

15 Now my eyes shall be open, and my ears attentive, to the prayer that is made in this place.

16 For now have I chosen and made this house holy, that my name may be there forever; and my eyes and my heart shall be there perpetually.