1
Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.
2
Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.
3
Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.
4
Vi amas cxian parolon pereigan, Parolon malican.
5
Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
6
Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
7
Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
8
Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio cxiam kaj eterne.
9
Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, cxar Vi estas bona por Viaj fideluloj.