Psalmoj第52章

学习

   

1 Al la hxorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li:David venis en la domon de Ahximelehx. Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas cxiama.

2 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.

3 Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.

4 Vi amas cxian parolon pereigan, Parolon malican.

5 Tial Dio pereigos vin por cxiam, Elsxiros vin el via tendo, Kaj eljxetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.

6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:

7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan ricxecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.

8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio cxiam kaj eterne.

9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, cxar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

Scroll to see more.