聖書

 

Juĝistoj 14

勉強

   

1 SXimsxon iris en Timnan, kaj ekvidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj.

2 Kaj li iris kaj sciigis tion al sia patro kaj al sia patrino, kaj diris:Mi vidis en Timna virinon el la filinoj de la Filisxtoj; nun prenu sxin al mi kiel edzinon.

3 Kaj lia patro kaj lia patrino diris al li:CXu ne trovigxas virino inter la filinoj de viaj fratoj kaj en nia tuta popolo, ke vi iras preni edzinon el la necirkumciditaj Filisxtoj? Sed SXimsxon diris al sia patro:SXin prenu por mi, cxar sxi placxas al mi.

4 Kaj lia patro kaj lia patrino ne sciis, ke tio estas de la Eternulo, cxar Li sercxis pretekston kontraux la Filisxtoj; en tiu tempo la Filisxtoj regis super Izrael.

5 Kaj SXimsxon kun sia patro kaj kun sia patrino iris en Timnan; kiam ili venis al la vinbergxardenoj de Timna, juna leono blekegante venis renkonte al li.

6 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li dissxiris lin, kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano. Kaj li ne diris al siaj gepatroj, kion li faris.

7 Kaj li venis kaj parolis kun la virino, kaj sxi placxis al SXimsxon.

8 Post kelka tempo li iris denove, por preni sxin, kaj li devojigxis, por vidi la kadavron de la leono; kaj jen svarmamaso da abeloj estas en la kadavro de la leono, kaj ankaux mielo.

9 Kaj li prenis gxin en siajn manojn kaj iris, mangxante dum la irado; kaj li iris al siaj gepatroj, kaj donis al ili, kaj ili mangxis; sed li ne diris al ili, ke el la kadavro de la leono li prenis la mielon.

10 Kaj lia patro venis al la virino, kaj SXimsxon faris tie festenon, kiel ordinare faras la junuloj.

11 Kiam ili ekvidis lin, ili donis al li tridek kompanianojn, ke ili estu kun li.

12 Kaj SXimsxon diris al ili:Mi proponos al vi enigmon; se vi divenos gxin al mi dum la sep tagoj de la festeno kaj trafos, tiam mi donos al vi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj;

13 sed se vi ne povas diveni al mi, tiam vi donos al mi tridek cxemizojn kaj tridek kompletojn da vestoj. Kaj ili diris al li:Proponu vian enigmon, kaj ni auxskultos.

14 Kaj li diris al ili: El mangxantajxo devenis mangxatajxo, Kaj el fortajxo devenis dolcxajxo. Kaj ili ne povis solvi la enigmon dum tri tagoj.

15 En la sepa tago ili diris al la edzino de SXimsxon:Admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon; alie ni forbruligos per fajro vin kaj la domon de via patro. CXu por senhavigi nin vi invitis nin cxi tien?

16 Tiam la edzino de SXimsxon ekploris antaux li, kaj diris:Vi nur malamas min, sed ne amas; vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris gxian solvon. Kaj li diris al sxi:Jen al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, kaj cxu al vi mi gxin diru?

17 Kaj sxi ploris antaux li dum la sep tagoj, kiujn dauxris cxe ili la festeno; en la sepa tago li diris al sxi la solvon, cxar sxi tre insistis. Kaj sxi diris la solvon de la enigmo al la filoj de sxia popolo.

18 Kaj la urbanoj diris al li en la sepa tago, antaux la subiro de la suno:Kio estas pli dolcxa ol mielo? kaj kio estas pli forta ol leono? Kaj li diris al ili: Se vi ne plugus per mia bovidino, Vi ne trovus la solvon de mia enigmo.

19 Kaj venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj li iris en Asxkelonon kaj mortigis tie tridek homojn kaj prenis iliajn vestojn kaj donis la kompletojn de iliaj vestoj al la solvintoj de la enigmo. Sed ekflamis lia kolero, kaj li foriris en la domon de sia patro.

20 Kaj la edzino de SXimsxon farigxis edzino de lia festena kompaniulo, kiu kompaniis al li.

   

聖書

 

Juĝistoj 16

勉強

   

1 SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi.

2 Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos.

3 SXimsxon kusxis gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaux HXebron.

4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis Delila.

5 Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.

6 Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

7 Kaj SXimsxon diris al sxi:Se oni ligos min per sep fresxaj ne sekigxintaj sxnuroj, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

8 Tiam la estroj de la Filisxtoj alportis al sxi sep fresxajn ne sekigxintajn sxnurojn, kaj sxi ligis lin per ili.

9 Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.

10 Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.

11 Kaj li diris al sxi:Se oni min ligos per novaj sxnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

12 Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

13 Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo.

14 Kaj sxi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Kaj li vekigxis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la sxpinajxo.

15 Tiam sxi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto.

16 Kaj cxar sxi tedadis lin per siaj vortoj cxiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte lacigxis.

17 Kaj li malkasxis al sxi sian tutan koron, kaj diris al sxi:Tondilo ne tusxis mian kapon, cxar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

18 Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj, dirante:Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis la argxenton en siaj manoj.

19 Kaj sxi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj sxi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis.

20 Kaj sxi diris:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Li vekigxis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin.

21 Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo.

22 Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.

23 La estroj de la Filisxtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon SXimsxon.

24 Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni.

25 Kiam ilia koro gajigxis, ili diris:Voku SXimsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj.

26 Kaj SXimsxon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano:Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili.

27 Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis cxiuj estroj de la Filisxtoj; kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de SXimsxon.

28 Kaj SXimsxon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur cxi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filisxtoj vengxon per unu fojo pro miaj du okuloj.

29 Kaj SXimsxon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano.

30 Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.

31 Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol, en la tombo de lia patro Manoahx. Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj.