Bible

 

Zeechaarja 13

Studie

   

1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

2 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaux la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando.

3 Se iu tiam diros profetajxon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li:Vi ne devas vivi, cxar vi parolis malverajxon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos.

4 En tiu tempo cxiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi;

5 sed cxiu diros:Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, cxar al la tero mi alkutimigxis de mia infaneco.

6 Se oni diros al li:Kio estas cxi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos:Oni batis min en la domo de miaj amantoj.

7 Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

8 Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur gxi.

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

   

Bible

 

Ezekiel 14

Studie

   

1 Venis al mi kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, kaj sidigxis antaux mi.

2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

3 Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?

4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,

5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per cxiuj siaj idoloj.

6 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian vizagxon.

7 CXar se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiu logxas cxe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaux sia vizagxo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;

8 Mi direktos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsagxigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.

10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco:la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;

11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per cxiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraux Mi, forte kulpigxante antaux Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur gxin, kaj rompos al gxi la panan apogon, venigos sur gxin malsaton, kaj ekstermos en gxi la homojn kaj brutojn.

14 Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15 Se Mi venigus en la landon sovagxajn bestojn, por gxin senhomigi, por ke gxi farigxu dezerta kaj neniu povu iri tra gxi pro la bestoj-

16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus, sed la lando farigxus dezerta.

17 Aux se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus:Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en gxi homojn kaj brutojn-

18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus.

19 Aux se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn,

20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en gxi-kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.

21 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ecx se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi homojn kaj brutojn-

22 tamen restos en gxi restajxo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi venigis sur gxin.

23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris cxion, kion Mi faris kontraux gxi, diras la Sinjoro, la Eternulo.