Bible

 

Zeechaarja 13

Studie

   

1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

2 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaux la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando.

3 Se iu tiam diros profetajxon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li:Vi ne devas vivi, cxar vi parolis malverajxon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos.

4 En tiu tempo cxiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi;

5 sed cxiu diros:Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, cxar al la tero mi alkutimigxis de mia infaneco.

6 Se oni diros al li:Kio estas cxi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos:Oni batis min en la domo de miaj amantoj.

7 Ho glavo, levigxu kontraux Mian pasxtiston kaj kontraux Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la pasxtiston, por ke diskuru la sxafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj.

8 Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur gxi.

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

   

Bible

 

Ezekiel 14:11

Studie

       

11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per cxiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.