Bible

 

Levitiko 19

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

5 Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.

6 En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.

7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

8 Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.

10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

12 Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.

14 Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.

18 Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.

19 Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.

20 Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.

21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.

22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.

24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

26 Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe.

27 Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.

28 Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.

30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

35 Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.

36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

   

Bible

 

Deuteronomio 19

Studie

   

1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:

2 tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

3 Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto.

4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;

5 aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;

6 por ke ne postkuru la sangovengxanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas morton, cxar li ne estis lia malamiko antauxe.

7 Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi.

8 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn, kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;

9 se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaux, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraux tri urbojn krom tiuj tri;

10 por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.

11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:

12 tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke li mortu.

13 Via okulo ne indulgu lin; forvisxu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.

14 Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

15 Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.

16 Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,

17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;

18 kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:

19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

20 Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.

21 Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.