Bible

 

Levitiko 19

Studie

   

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili:Sanktaj estu, cxar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.

3 CXiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu:Mi estas la Eternulo, via Dio.

4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio.

5 Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.

6 En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.

7 Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.

8 Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.

9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.

10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.

12 Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.

14 Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

15 Ne faru maljustajxon en la jugxado, ne estu partia por malricxulo kaj ne estimu potenculon; juste jugxu vian proksimulon.

16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo.

17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.

18 Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.

19 Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.

20 Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera.

21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon.

22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj.

24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

26 Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe.

27 Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.

28 Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco.

30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.

34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

35 Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.

36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.

37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

   

Bible

 

Deuteronomio 18

Studie

   

1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados.

2 Heredajxon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredajxo, kiel Li diris al ili.

3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbucxantoj de bovo aux sxafo:oni donu al la pastro la sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;

4 la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.

5 CXar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.

6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,

7 kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaux la Eternulo:

8 tiam ili mangxu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.

9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de tiuj popoloj:

10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto,

11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;

12 cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.

13 Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;

14 cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.

15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.

17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris.

18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.

19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.

20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.

21 Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?

22 Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farigxos kaj ne plenumigxos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.