Bible

 

Jeremia 48

Studie

   

1 Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo.

2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj Ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.

3 Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo.

4 Disbatita estas Moab; gxiaj infanoj lauxte krias.

5 Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.

6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudigxinta arbo en la dezerto.

7 CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

8 Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo.

9 Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos.

10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.

11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.

12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn.

13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.

14 Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?

15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

16 Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas.

17 Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono!

18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.

19 Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis?

20 Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.

21 Jugxo venis kontraux la lando de la ebenajxo, kontraux HXolon, Jahac, kaj Mefaat,

22 kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,

23 kontraux Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,

24 kontraux Keriot kaj Bocra, kaj kontraux cxiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.

25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.

26 Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado.

27 CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?

28 Forlasu la urbojn kaj eklogxu sur roko, ho logxantoj de Moab, kaj farigxu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.

29 Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.

31 Tial Mi devas plori pri Moab, gxemi pri cxiuj Moabidoj, priplori la logxantojn de Kir-HXeres.

32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinbergxardeno de Sibma; viaj brancxoj etendigxis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.

33 Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

34 Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis.

35 Mi ekstermos cxe Moab, diras la Eternulo, cxiun, kiu supreniras sur altajxon kaj incensas al siaj dioj.

36 Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis.

37 CXar cxiu kapo kalvigxis, kaj cxiu barbo estas fortondita, sur cxiuj manoj estas trancxoj, kaj sur la lumboj estas sakajxo.

38 Sur cxiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj cxie estas plorado; cxar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.

39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab farigxis objekto de mokado kaj de teruro por cxiuj siaj cxirkauxantoj!

40 CXar tiele diras la Eternulo:Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.

41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.

42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, cxar li levigxis kontraux la Eternulo.

43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxanto de Moab, diras la Eternulo.

44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; cxar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.

45 Sub la ombro de HXesxbon starigxos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el HXesxbon kaj flamo el la mezo de Sihxon, kaj gxi mangxegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.

46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.

47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. GXis cxi tie estas la verdikto pri Moab.

   

Bible

 

Jesaja 19:14

Studie

       

14 La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante.

Bible

 

Juĝistoj 5

Studie

   

1 Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:

2 CXar la cxefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.

3 Auxskultu, ho regxoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.

4 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.

5 La montoj fluis antaux la Eternulo, Tiu Sinaj antaux la Eternulo, Dio de Izrael.

6 En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj.

7 Forestis jugxistoj en Izrael, forestis, GXis starigxis mi, Debora, GXis starigxis mi, patrino en Izrael.

8 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.

10 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!

11 Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.

12 Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

13 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.

14 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.

15 Kaj princoj el Isahxar estis kun Debora, Kaj Isahxar, kiel Barak, kuris en la valon. CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

16 Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

17 Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la sxipoj? Asxer sidas sur la bordo de la maro, Kaj logxas cxe siaj golfoj.

18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.

19 Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

20 El la cxielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera.

21 La torento Kisxon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kisxon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.

22 Tiam frapis la hufoj de cxevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj.

23 Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.

24 Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu Benita.

25 Akvon li petis, lakton sxi donis; En belega kaliko sxi alportis buteron.

26 SXi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj sxi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.

27 Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.

28 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia cxaro? Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj?

29 La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas:

30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

31 Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.