Bible

 

Jeremia 23:2

Studie

       

2 Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la pasxtistoj, kiuj pasxtas Mian popolon:Vi diskurigis Miajn sxafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.

Bible

 

Jeremia 7

Studie

   

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

2 Starigxu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu cxi tiun vorton, kaj diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj venas en cxi tiun pordegon, por adorklinigxi al la Eternulo.

3 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko.

4 Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi:CXi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

5 Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,

6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne versxos senkulpan sangon sur cxi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfelicxo:

7 tiam Mi logxigos vin sur cxi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, cxiam kaj eterne.

8 Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

9 SXtelante, mortigante, adultante, jxurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

10 vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras:Ni savigxis-kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!

11 CXu cxi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.

12 Iru do al Mia loko en SXilo, kie Mi antauxe logxigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.

13 Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:

14 tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al SXilo.

15 Mi forpusxos vin de antaux Mi, kiel Mi forpusxis cxiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.

16 Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne auxskultos vin.

17 CXu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?

18 La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo, kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.

19 Sed cxu Min ili cxagrenas? diras la Eternulo; cxu ne sin mem, por hontigi sian vizagxon?

20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mia kolero kaj indigno elversxigxos sur cxi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; gxi ekflamos kaj ne estingigxos.

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Aldonu viajn bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon;

22 cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

23 nur cxi tion Mi ordonis al ili:Auxskultu Mian vocxon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

24 Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laux siaj propraj pensoj, laux la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantauxen, ne antauxen.

25 De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, gxis la nuna tago Mi sendadis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, cxiutage Mi sendis;

26 sed ili ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.

27 Kaj kiam vi diros al ili cxion cxi tion, ili ne auxskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.

28 Diru do al ili:Jen estas popolo, kiu ne auxskultas la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia busxo.

29 Detondu viajn harojn kaj forjxetu ilin, kantu funebran kanton sur la altajxoj; cxar la Eternulo forrifuzis kaj forpusxis la generacion, kiun Li koleras.

30 CXar la filoj de Jehuda faras malbonon antaux Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi gxin.

31 Ili arangxis altajxojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.

32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, cxar mankos alia loko.

33 Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

34 Kaj Mi cxesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino; cxar la lando farigxos dezerto.