Bible

 

Genezo 7

Studie

   

1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.

2 El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon.

3 Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.

4 CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis.

5 Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.

6 Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.

7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.

8 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero,

9 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.

10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.

11 En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis.

12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

13 GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;

14 ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj.

15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.

16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.

17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero.

18 Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo.

19 Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo.

20 Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.

21 Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.

22 CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis.

23 Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.

24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.

   

Bible

 

Genezo 8:2

Studie

       

2 Kaj fermigxis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el la cxielo.

Bible

 

Ijob 12

Studie

   

1 Kaj Ijob respondis kaj diris:

2 Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la sagxo.

3 Mi ankaux havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?

4 Mi farigxis mokatajxo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis auxskultata; Virtulo kaj senkulpulo farigxis mokatajxo;

5 Malestimata lucerneto li estas antaux la pensoj de felicxuloj, Pretigita por migrantoj.

6 Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendangxerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.

7 Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la cxielo, kaj ili diros al vi;

8 Aux parolu kun la tero, kaj gxi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fisxoj de la maro.

9 Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,

10 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno?

11 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la mangxajxon.

12 La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon.

13 CXe Li estas la sagxo kaj la forto; CXe Li estas konsilo kaj kompetenteco.

14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos.

15 Kiam Li digas la akvon, gxi elsekigxas; Kiam Li fluigas gxin, gxi renversas la teron.

16 CXe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.

17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

18 La ligilojn de regxoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.

19 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.

20 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.

21 Li versxas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.

22 Li malkovras profundajxon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.

23 Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.

24 Li senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;

25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.