Bible

 

Genezo 40

Studie

   

1 Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo.

2 Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro.

3 Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.

4 Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.

5 Kaj ambaux songxis songxon, cxiu sian apartan songxon en la sama nokto, cxiu kun aparta signifo de la songxo, la vinisto kaj la bakisto de la regxo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.

6 Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas cxagrenitaj.

7 Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizagxoj estas cxagrenitaj hodiaux?

8 Kaj ili diris al li: Ni songxis songxon, sed estas cxi tie neniu, kiu gxin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.

9 Tiam la vinistestro rakontis sian songxon al Jozef, kaj diris al li: En mia songxo mi vidis antaux mi vinbertrunkon;

10 la trunko havis tri brancxojn; apenaux gxi ekfloris, tuj aperis sur gxi beraroj kun maturaj beroj;

11 kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.

12 Kaj Jozef diris al li: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri brancxoj estas tri tagoj;

13 post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laux la maniero de antauxe, kiam vi estis lia vinisto.

14 Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkorajxon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el cxi tiu domo.

15 CXar oni sxtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaux cxi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.

16 Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaux havis songxon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;

17 kaj en la supra korbo estis cxiaspecaj mangxajxoj de Faraono, bakitajxoj, kaj la birdoj mangxis ilin el la korbo sur mia kapo.

18 Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas gxia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;

19 post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formangxos de vi vian karnon.

20 En la tria tago, tago de naskigxo de Faraono, li faris festenon por cxiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.

21 Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;

22 sed la bakistestron li pendigis, kiel songxoklarigis al ili Jozef.

23 Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.

   

Bible

 

Deuteronomio 21

Studie

   

1 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:

2 tiam eliru viaj plejagxuloj kaj viaj jugxistoj, kaj ili mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas cxirkauxe de la mortigito.

3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;

4 kaj la plejagxuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;

5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);

6 kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,

7 kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;

8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.

9 Kaj vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru placxantajxon antaux la Eternulo.

10 Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,

11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:

12 tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,

13 kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi edzino.

14 Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam forliberigu sxin, kien sxi volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne premu sxin per via forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.

15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:

16 tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;

17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:

19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko;

20 kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.

21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

22 Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:

23 tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

   

Bible

 

Genezo 41:15

Studie

       

15 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis songxon, kaj neniu povas gxin klarigi; sed pri vi mi auxdis, ke kiam vi auxdas songxon, vi tuj gxin klarigas.