Bible

 

Genezo 2:11

Studie

       

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

Ze Swedenborgových děl

 

Arcana Coelestia # 146

Prostudujte si tuto pasáž

  
/ 10837  
  

146. These considerations make plain the connection between the things that are meant. Verse 18 said that 'it is not good that the man should be alone, I will make for him a help suitable for him', and directly after that beasts and birds are mentioned even though they have been dealt with already. Immediately after this the statement is repeated that 'for man there was not found a help suitable for him', meaning that when he had been made aware of what he was in character as regards affections for good and cognitions of truth he still had his heart set on the proprium. In fact, people such as desire the proprium begin to despise those things that are the Lord's, no matter how well they are represented and shown to them.

  
/ 10837  
  

Thanks to the Swedenborg Society for the permission to use this translation.

Bible

 

1 Korintanoj 6

Studie

   

1 CXu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj?

2 Aux cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn aferojn?

3 CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?

4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?

5 Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,

6 sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx antaux nekredantoj?

7 Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

8 Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj,

10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

12 CXio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. CXio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi.

13 Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco.

15 CXu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malcxastistino? Nepre ne!

16 Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno.

17 Sed tiu, kiu kunigxas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.

18 Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.