Bible

 

Genezo 2

Studie

   

1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.

2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.

3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.

5 Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.

6 Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.

7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.

8 Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.

9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.

10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.

11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.

12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.

13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.

14 Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.

15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.

16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;

17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.

19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.

20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.

21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.

22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.

23 Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

25 Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

   

Bible

 

Genezo 10:6

Studie

       

6 Kaj la filoj de HXam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.

Bible

 

Genezo 5

Studie

   

1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laux la bildo de Dio;

2 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskigxo.

3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.

4 Kaj Adam vivis, post kiam naskigxis al li Set, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis nauxcent tridek jaroj, kaj li mortis.

6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskigxis al li Enosx.

7 Kaj Set vivis, post kiam naskigxis al li Enosx, okcent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

8 Kaj la tuta vivo de Set estis nauxcent dek du jaroj, kaj li mortis.

9 Kaj Enosx vivis nauxdek jarojn, kaj naskigxis al li Kenan.

10 Kaj Enosx vivis, post kiam naskigxis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

11 Kaj la tuta vivo de Enosx estis nauxcent kvin jaroj, kaj li mortis.

12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Mahalalel.

13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskigxis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis nauxcent dek jaroj, kaj li mortis.

15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Jared.

16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskigxis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent nauxdek kvin jaroj, kaj li mortis.

18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskigxis al li HXanohx.

19 Kaj Jared vivis, post kiam naskigxis al li HXanohx, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

20 Kaj la tuta vivo de Jared estis nauxcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.

21 Kaj HXanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx.

22 Kaj HXanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

23 Kaj la tuta vivo de HXanohx estis tricent sesdek kvin jaroj.

24 Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.

25 Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al li Lemehx.

26 Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

27 Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent sesdek naux jaroj, kaj li mortis.

28 Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filo.

29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.

30 Kaj Lemehx vivis, post kiam naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

31 Kaj la tuta vivo de Lemehx estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.

32 Kaj Noa havis la agxon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskigxis SXem, HXam, kaj Jafet.