Bible

 

Ezekiel 5

Studie

   

1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu gxin al vi, kaj pasigu gxin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:

2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finigxos la tagoj de la siegxado; trionon prenu, kaj dishaku gxin per la glavo en la cxirkauxajxo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

3 Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu gxin en la randon de via vesto.

4 Kaj ankoraux iom prenu el tio, kaj jxetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas Jerusalem; Mi starigis gxin meze de la nacioj, kaj cxirkaux gxi estas diversaj landoj.

6 Sed gxi agis kontraux Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraux Miaj legxoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas cxirkaux gxi; cxar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili ne sekvis.

7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, cxar Miajn legxojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis ecx laux la justeco de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi,

8 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ankaux iros kontraux vin, kaj Mi faros inter vi jugxon antaux la okuloj de la nacioj.

9 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj viaj abomenindajxoj.

10 Tial gepatroj mangxos gefilojn inter vi, kaj gefiloj mangxos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraux vi jugxon, kaj Mi disblovos vian tutan restajxon al cxiuj ventoj.

11 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.

12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; Triono falos de glavo en viaj cxirkauxajxoj; kaj trionon Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.

14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto.

15 Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.

16 Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda, kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon.

17 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

   

Komentář

 

201 - Pestilence

Napsal(a) Jonathan S. Rose

Title: Pestilence

Topic: Salvation

Summary: We ponder spiritual pestilence and the healing the Lord offers.

Use the reference links below to follow along in the Bible as you watch.

References:
Exodus 5:3; 9:13-16
Leviticus 26:23-26
Numbers 14:12
Deuteronomy 28:15, 21
1 Kings 8:37-39
1 Chronicles 21:12-13
2 Chronicles 7:12-16; 20:9
Psalms 78:43, 52
Jeremiah 14:10-12; 44:13-14
Ezekiel 5:12; 6:11-12; 7:15; 14:13, 19, 21; 28:22; 33:27; 38:22, Ezekiel 38:33
Amos 4:10
Matthew 24:7
Acts of the Apostles 24
Revelation 15:6; 16:10-11
1 John 4:8, 16
Lamentations 3:31
Psalms 103
Matthew 4:23; 12; 14; 15:29-31; 19:2
Luke 6:17-18; 9:11

Přehrát video
Spirit and Life Bible Study broadcast from 10/29/2014. The complete series is available at: www.spiritandlifebiblestudy.com

Bible

 

Exodus 9:13-16

Studie

      

13 Yahweh said to Moses, "Rise up early in the morning, and stand before Pharaoh, and tell him, 'This is what Yahweh, the God of the Hebrews, says: "Let my people go, that they may serve me.

14 For this time I will send all my plagues against your heart, against your officials, and against your people; that you may know that there is none like me in all the earth.

15 For now I would have put forth my hand, and struck you and your people with pestilence, and you would have been cut off from the earth;

16 but indeed for this cause I have made you stand: to show you my power, and that my name may be declared throughout all the earth;