10
Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10
Kaj tiu tago estos cxe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de vengxo, por vengxi al Liaj malamikoj; kaj la glavo mangxegos kaj satigxos kaj ebriigxos de ilia sango; cxar bucxofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la landonorda, cxe la rivero Euxfrato.