Bible

 

Ezekiel 39

Studie

   

1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

2 Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.

3 Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.

4 Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al cxiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

5 Sur la kampo vi falos; cxar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

6 Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdangxerajn logxantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

7 Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.

8 Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.

9 Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj.

10 Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog.

12 Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj.

13 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo.

14 Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la suprajxo de la tero, por purigi cxi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la sercxadon.

15 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog.

16 Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

17 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.

18 Karnon de fortuloj vi mangxos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virsxafoj, sxafidoj, kaproj, kaj bovoj, cxiuj bone grasigitaj.

19 Kaj vi mangxos grasajxon gxissate, kaj vi trinkos sangon gxisebrie de Mia bucxofero, kiun Mi bucxis por vi.

20 Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

21 Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj cxiuj nacioj vidos Mian jugxon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.

22 Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.

23 Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kasxis Mian vizagxon antaux ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili cxiuj falis de glavo.

24 Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kasxis antaux ili Mian vizagxon.

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.

26 Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;

27 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj.

28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.

29 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

   

Komentář

 

324 - A Way Forward, Part 3 of 7

Napsal(a) Jonathan S. Rose

Title: A Way Forward, Part 3

Topic: Second Coming

Summary: Forward motion, individually and collectively, requires leadership and a degree of unanimity.

References:
Deuteronomy 30:1-6
Psalms 147:1-3
Isaiah 27:12-13; 43:4-7; 56:6-8
Jeremiah 23:1-4; 29:10-14; 31:7-12
Ezekiel 11:16-21; 34:11-16; 37:21-23; 39:25-29
Micah 2:12-13; 4:6-7
Zephaniah 3:18-20
Zechariah 10:8
Mark 13:27
Luke 11:23; 13:34
John 11:49-52

This video is a part of the Spirit and Life Bible Study series, whose purpose is to look at the Bible, the whole Bible, and nothing but the Bible through a Swedenborgian lens.

Přehrát video
Spirit and Life Bible Study broadcast from 11/29/2017. The complete series is available at: www.spiritandlifebiblestudy.com

Bible

 

Jeremiah 31:7-12

Studie

      

7 For thus says Yahweh, Sing with gladness for Jacob, and shout for the chief of the nations: publish, praise, and say, Yahweh, save your people, the remnant of Israel.

8 Behold, I will bring them from the north country, and gather them from the uttermost parts of the earth, [and] with them the blind and the lame, the woman with child and her who travails with child together: a great company shall they return here.

9 They shall come with weeping; and with petitions will I lead them: I will cause them to walk by rivers of waters, in a straight way in which they shall not stumble; for I am a father to Israel, and Ephraim is my firstborn.

10 Hear the word of Yahweh, you nations, and declare it in the islands afar off; and say, He who scattered Israel will gather him, and keep him, as shepherd does his flock.

11 For Yahweh has ransomed Jacob, and redeemed him from the hand of him who was stronger than he.

12 They shall come and sing in the height of Zion, and shall flow to the goodness of Yahweh, to the grain, and to the new wine, and to the oil, and to the young of the flock and of the herd: and their soul shall be as a watered garden; and they shall not sorrow any more at all.