Psalmoj 128
1
Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laux Liaj vojoj.
2
Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj, Felicxe kaj bone estas al vi.
3
Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.
4
Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.
5
Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo.