Bible

 

Daniel 3:2

Studie

       

2 Kaj la regxo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

Bible

 

Psalmoj 23

Studie

   

1 Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.

2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3 Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.

4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

5 Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.