1
Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo , sia Dio , el la interno de la fisxo.
2
Kaj li diris : Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo , Kaj Li respondis al mi; El la ventro de SXeol mi kriis, Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
3
Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro , Kaj fluego min cxirkauxis; CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4
Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj ; Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
5
CXirkauxis min akvo gxis la animo ; Abismo min cxirkauxis; Junko kovris mian kapon.
6
Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj ; La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo , mia Dio , elirigis mian vivon el la pereo.
7
Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8
Tiuj, kiuj servas al vantajxoj, Senigas sin je favorkoreco .
9
Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis , tion mi plenumos; Savo estas cxe la Eternulo .
10
Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.