1
Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo , dirante:
2
Levigxu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al gxi la predikon, kiun Mi diros al vi.
3
Tiam Jona levigxis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo . Nineve estis granda urbo cxe Dio ; gxi havis la grandecon de tri tagoj da irado.
4
Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis , kaj diris :Post kvardek tagoj Nineve pereos.
5
La logxantoj de Nineve ekkredis je Dio , proklamis faston, kaj metis sur sin sakajxon, de la grandaj gxis la malgrandaj inter ili.
6
Kiam tion auxdis la regxo de Nineve, li levigxis de sia trono , demetis de si sian regxan veston, kovris sin per sakajxo, kaj sidigxis sur cindro.
7
Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la regxo kaj de liaj altranguloj jenon:La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la sxafoj, gustumu nenion, ili ne pasxtigxu kaj ne trinku akvon;
8
kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakajxo, kaj voku forte al Dio , kaj cxiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortajxoj de siaj manoj:
9
eble Dio bedauxros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.
10
Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo , Dio bedauxris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.