圣经文本

 

Jeremia第48章:18

学习

       

18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.

圣经文本

 

Jesaja第19章:14

学习

       

14 La Eternulo versxis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en cxiuj gxiaj faroj, kiel ebriulo sxanceligxas vomante.

圣经文本

 

1 Reĝoj第22章

学习

   

1 Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.

2 En la tria jaro Jehosxafat, regxo de Judujo, venis al la regxo de Izrael.

3 La regxo de Izrael diris al siaj servantoj:CXu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni gxin el la manoj de la regxo de Sirio!

4 Kaj li diris al Jehosxafat:CXu vi iros kun mi milite kontraux Ramoton en Gilead? Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj cxevaloj.

5 Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo.

6 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

7 Sed Jehosxafat diris:CXu ne trovigxas cxi tie ankoraux iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

8 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Ekzistas ankoraux unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, cxar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Mihxaja, filo de Jimla. Sed Jehosxafat diris:La regxo ne parolu tiel.

9 Tiam la regxo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Mihxajan, filon de Jimla.

10 La regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, sidis cxiu sur sia segxo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaux la pordego de Samario, kaj cxiuj profetoj profetadis antaux ili.

11 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per cxi tio vi kornobatos la Sirianojn, gxis vi ilin tute ekstermos.

12 Kaj cxiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraux Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

13 La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

14 Sed Mihxaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.

15 Kaj kiam li venis al la regxo, la regxo diris al li:Mihxaja! cxu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li:Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo gxin transdonos en la manon de la regxo.

16 Kaj la regxo diris al li:Multfoje mi vin jxurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

17 Kaj tiu diris:Mi vidis cxiujn Izraelidojn disjxetitaj sur la montoj, kiel sxafoj, kiuj ne havas pasxtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace cxiu al sia domo.

18 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:CXu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

19 Sed Mihxaja diris:Tial auxskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la cxielo staris antaux Li dekstre kaj maldekstre de Li.

20 Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Ahxabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

21 Tiam eliris spirito kaj starigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?

22 Kaj tiu diris:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la busxo de cxiuj liaj profetoj. Tiam Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

23 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la busxon de cxiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

24 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Mihxajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

25 Kaj Mihxaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan cxambron, por vin kasxi.

26 Tiam la regxo de Izrael diris:Prenu Mihxajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la regxido Joasx;

27 kaj diru:Tiele diras la regxo:Metu cxi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, gxis mi revenos en paco.

28 Kaj Mihxaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Auxskultu, cxiuj popoloj.

29 Kaj la regxo de Izrael, kaj Jehosxafat, regxo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

30 Kaj la regxo de Izrael diris al Jehosxafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la regxo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.

31 La regxo de Sirio ordonis al la tridek du cxarestroj, kiuj estis cxe li, dirante:Batalu ne kontraux iu malgranda aux granda, sed sole nur kontraux la regxo de Izrael.

32 Kiam la cxarestroj ekvidis Jehosxafaton, ili pensis, ke tio certe estas la regxo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraux lin, por batali; kaj Jehosxafat ekkriis.

33 Kiam la cxarestroj vidis, ke tio ne estas la regxo de Izrael, ili forturnis sin de li.

34 Kaj unu viro sen ia celo strecxis la pafarkon, kaj pafe trafis la regxon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam cxi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, cxar mi estas vundita.

35 Sed la batalo plifortigxis en tiu tago, kaj la regxo staris sur la cxaro kontraux la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la cxaro.

36 Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko:CXiu en sian urbon, cxiu en sian landon.

37 La regxo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la regxon en Samario.

38 Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

39 La cetera historio de Ahxab, kaj cxio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj cxiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

40 Kiam Ahxab ekdormis kun siaj patroj, anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja.

41 Jehosxafat, filo de Asa, ekregxis super Judujo en la kvara jaro de Ahxab, regxo de Izrael.

42 Jehosxafat havis la agxon de tridek kvin jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi.

43 Li iradis tute laux la vojo de sia patro Asa; li ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. Nur la altajxoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraux oferportadis kaj incensadis sur la altajxoj.

44 Kaj Jehosxafat havis pacon kun la regxo de Izrael.

45 La cetera historio de Jehosxafat, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.

46 La lastan kvanton da malcxastistoj, kiuj restis ankoraux dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.

47 Tiam ne estis regxo en Edomujo; estis anstatauxanto de regxo.

48 Jehosxafat faris Tarsxisxajn sxipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, cxar la sxipoj rompigxis en Ecjon-Geber.

49 Tiam Ahxazja, filo de Ahxab, diris al Jehosxafat:Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la sxipoj; sed Jehosxafat ne konsentis.

50 Jehosxafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoram.

51 Ahxazja, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo, kaj li regxis super Izrael du jarojn.

52 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laux la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laux la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.

53 Kaj li servadis al Baal kaj adorklinigxadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.