1
Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
2
Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.
3
Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
4
Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
5
Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.
6
Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
7
Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.
8
De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.
9
Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
10
Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
11
Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.
12
Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.
13
En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.
14
En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.
15
Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.
16
Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
17
Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.