Psalmoj 45

공부

   

1 Al la hxorestro. Por sxosxanoj. Instrua ama kanto de la Korahxidoj. Mia koro plenigxis per bona temo; Mi kantos pri regxo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

2 Vi estas la plej bela el la homidoj; CXarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por cxiam.

3 Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.

4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

5 Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaux vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la regxo.

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras cxiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj gxojigas vin muziko.

9 Regxidinoj estas inter viaj karulinoj; CXe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.

10 Auxdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

11 Kaj kiam la regxo deziros vian belecon, CXar li estas via sinjoro, tiam vi klinigxu antaux li.

12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

13 En sia plena ornamo estas interne la regxidino; El ora teksajxo estas sxia vesto.

14 En broditaj vestoj sxi estas kondukata al la regxo; Post sxi estas kondukataj al vi knabinoj, sxiaj koleginoj.

15 Ili estas kondukataj kun gxojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la regxo.

16 Anstataux viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj cxiam kaj eterne.

Scroll to see more.